Filipinanoj nestas en la nordo

Radio Verda publikigis antaŭ 4 monatoj

01:50 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV163 (2010.04.10)

Filipinanoj nestas en la nordo

Virino en Ikaluito en la kanada teritorio Nunavuto, volas verki libron pri la signifa filipina komunumo en la urbeto.

Roz Galia venis al Nunavuto antaux 10 jaroj kiel vartistino dank’ al registara programo por endomaj laborantoj. Nun sxi laboras kiel hxirurgieja helpistino. Sxi havas edzon kaj filon kaj mem dungis filipinan vartistinon.

Galia diras ke la sxia ne estas malofta rakonto. La plimulto de la alvenintaj vartistinoj kiujn sxi konas ankoraux restas. La komunuma sento estas tre forta.

Galia divenas ke estas cxirkaux 100 filipinanoj en Ikaluito kiuj faras cxion de vartado al registrara laboro. Sxi rimarkas ke multaj filipinaninoj alvenis kiel vartistinoj kaj nun havas altsalajrajn postenojn registarajn aux komercajn kaj respekton de la komunumo.

Sxi diras ke logxi en amikeca vilagxa etoso plifaciligas integrigxon en la socio sen perdi la propran kulturon.

Depost de 80aj jaroj, la kanada programo por vartistoj permesis al miloj veni por labori en kanadaj domoj. Por fremdaj laborantoj, la programo ofertas logxon, postenon kaj sxancon kandidatigxi por resti en Kanado.

En la fora nordo, la alveno de la filipinaj vartistinoj ankaux helpis formi novan kaj unikan komunumon.

Kaj ili sxajne emas resti. Ili foje sentas la mankon de arboj en la sudo, sed ili trovas gxuon en siaj novaj vivoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AŭtoAviadiloŜipoTrajno