Vi estas nur feko (epizodo 7)

PangeaEldonejo publikigis antaŭ 3 monatoj

  • 80
  • 1
  • 5

00:34 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Jen esperantigo de la 7a ĉapitro de “eres una caca” (https://www.youtube.com/watch?v=b8m25mQ8tPM)

Komentoj (5)

  1. Ho, ĉi-foje la epizodo estas serioza. Estas ekzakte tiu konduto ke iu pensas ke ri povas posedi iun kaj regi rian tutan vivon kiu gvidas al perforto kaj foje mortigo de virinoj.

      • Mi rimarku, ke ĉi fekeco koncernas ĉiujn seksojn.

        PS: Mi emis tajpi na “ambaŭ” anstataŭ na “ĉiujn”, sed poste trafis dubojn.

        • certe jes, sed mi pensas ke rilate al tiu maniero agi, se la feko estas viro, agas tiel ĉar li sentas sin pli potenca, sed se la feko estus virino, tiu ago ne venas el plitotencemo, sed el malfido. Kompreneble, tio estas ĝenerala parolado, kaj tio ne valoras por konkreta kazo.

        • Kompreneble oni povas trovi esceptojn por ĉiu regulo. Tamen ofte kiam viro traktas virinon tiel, ĝi estas simple natura sinsekvo de la fakto ke la socio ekde longege traktas virinojn kiel varojn kiuj estas donataj de patroj al edzo. Oni instruas al viro esti forta, ne paroli pri emocioj kaj esti la ĉefo de la domo. Tiel oni kvazaŭ instigas perforton kaj kontrolemon ĉar oni ne instruas al viroj aliajn rimedojn.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

LeonoLupoElefantoAbelo