Ljuda Lapatto – Kial mi kantas / Jazz Music in Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
🎤🎶 AI-kantistino Ljuda Lapatto prezentas sian novan kanton en ĵaza stilo.
Teksto de la kanto estas originala poemo en Esperanto de poeto Wiktor Elski. La poemo ‘Kial mi kantas’ estis publikigita en 1910.
Eta fakto el la vivo de la kantistino: ŝi naskiĝis en Ĉinio, en Harbino, en familio de rusaj enmigrintoj, kiuj fuĝis de la bolŝevikoj. Nuntempe, ŝi loĝas en Parizo.
Teksto:
Kial mi kantas nur amajn parolojn,
Kial harp’ mia nur ludas pri l’ am’,
Kial priskribas mi senton de l’ koroj,
Krevon ilian kaj finon de flam’?
Kial en horo de l’ sankta inspiro
Kantas mi ravon, sopiron sen lim’,
Kial mi plendas pri ies foriro…
Ĉu nur malĝojo en mia anim’?
Kial rivere la kordoj ne bruas,
Kial mi gajon ne vidas en mond’,
Kial malĝojaj la pensoj enfluas
Miajn verkaĵojn per ombra la ond’?
Kial, ho, kantojn malgajajn mi kreas,
Kial gajeco ne venos al mi,
Kial en nigra la tomb’ mi pereas
Anstataŭ vivi kun kred’ al geni’.
Kial ho, kial? Demandas mi vane,
Saman revokon mi aŭdas en kor’.
Malĝoj’ por ĉiam kun mi akompane
Ĝis mort’ irados, ĝis lasta la hor’.