CH0PSTiCk – La Verda Kordoloro
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
El la EP/From the EP:
“Transe D’Amo Kaj Doloro”
Dec 2024
Elŝutu la EPon NUN per mia Bandcamp-paĝo! Ligilo en mia kanal-priskribo.
Download the EP NOW through my Bandcamp page! Link in my channel description.
TEKSTO:
Sur sablo verda kaj malpura
Bloviĝanta de la vent’
Rimarkis mi senton teruran
Ke ne eternas la kontent’
Mi ĵus ekkonis vin, sed tamen
Ne eskapeblas tiu ver’
Ke tiu sablo moviĝanta
Ŝajnigas ĝin plej longa temp’
[Refreno:]
Ĉar vi ŝajne tiom al mi taŭgas
Ke mi deziras ke vi loĝu ne pli for de mi ol Lüneburg
Kaj min viaj okuloj tuŝas
Kaj mi demandas min kial ne ĉiu lok’ estas nur unu urb’, kaj
La esploro kun
Ega fervoro nun
Min infektis kun la verda kordoloro
Niaj cerboj kune flugas
Kaj niaj koroj kune batas
Mia lang’ tuj tute mutas
Dum la via min ekkaptas
Kaj ne gravas via vivo
Ekster nia senloka land’
La vi ĉi tie jam sufiĉas
Sed ne eviteblos ŝanĝ’
[Refreno:]
Ĉar vi ŝajne tiom al mi taŭgas
Ke mi deziras ke vi loĝu ne pli for de mi ol Lüneburg
Kaj min viaj okuloj tuŝas
Kaj mi demandas min kial ne ĉiu lok’ estas nur unu urb’, kaj
La esploro kun
Ega fervoro nun
Min infektis kun la verda kordoloro
Min infektis kun la verda kordoloro