Hipopotama kanto (Ŝlim’, ŝlim’, plej bela ŝlim’)
nikonikora publikigis antaŭ 8 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ŝlim’, ŝlim’, plej bela ŝlim’ (origine:”Mud, Mud, Glorious Mud”)
(libere tradukita de la angla dum apuddanuba REF en 2015 de Duncan, Martin, Nikola kaj Sonia)
Kuraĝe paradis iam hipopotam’
Ĉe la bordo de granda river’
Subite lin trafis la sago de am’
En lunlumo de brila vesper’
Sur montaro sidante siajn harojn kombante
Tronis bela hipopotamin’
La hipopotamo jam sciis pri amo
Kaj vokis al ŝi per la rim’
Refreno
Ŝlim’, ŝlim’, plej bela ŝlim’
Tiom saniga por korp’ kaj anim’
Do sekvu laŭ ordo
Al riverbordo (en tiu video Al Danub’ bordo)
Kaj kune ekstazu en ŝlim’, bela ŝlim’ (en tiu video “tute” ekstazu sed poste ni konstatis ke “kune” pli bonas)
La bela svatata hipopotamin’
De sia montpinta sidlok’
Aŭskultis kaj kuris tuj, sen pet’ al patrin’
Al la viro kun ĉarma kantvok’
Tra la tuta arbaro aŭdeblis la son’
De la ekkonatiĝa amkant’
La ina ‘potamo tiom ĝojis pri amo
Kaj vokis al sia amant’
Refreno
Ilian ekzemplon sekvis paro post par’
Ĉe la bordo de tiu river’
Aliĝis amantoj de la tuta bestar’
Al la hipopotam’ amafer’
Ili ĉiuj ensaltis kun plaŭdo kaj ond’
Petolis kaj plonĝis sen pen’
‘popotamamasaro plenplena je amo
Kunkantis per jena refren’
Refreno