Stelo nomata la Suno (v2)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
STELO NOMATA LA SUNO
(traduko de ruslingva originalo de Viktor’ Coj / “Kino”: https://www.youtube.com/watch?v=6MagMrsw3O4)
Blanka neĝ’ kaj glaci’
Sur kovrita per krevoj la ter’.
Kvazaŭ bunta pecara kovril’ –
Urbo en maŝ’ de ŝose’.
Kaj nubaro ŝvebas super la urb’,
Ŝirmas lumon de la ĉiel’.
Flava fumo el ĉiu tub’.
Du jarmiloj en urba ŝel’
Pasis sub la lumo de stel’
Nomata la Suno.
Du jarmilojn daŭras milit’.
Milit’ sen kial’ kaj bezon’.
Milit’ – afer’ de junaĝ’,
Pilol’ kontraŭ viva prizon’.
Ruĝa-ruĝega la sang’,
Post la horo ĝi iĝos nur ter’,
Post du horoj ĝin kovras herbar’,
Kaj post tri ĝin vivigas eter’
Kaj varmigas radioj de stel’
Nomata la Suno.
Kaj ni scias – tio estas la Fat’.
Ja fortuno amas tiun la plej,
Kiu vivas laŭ propra leĝar’,
Kiu mortos juna kun sia cel’.
Li ne scias vorton “jes” kaj vorton “ne”,
Li ne konas rangojn de la noblec’,
Kaj kapablas flugi ĝis la ĉiel’,
Ne dubante pri realec’,
Kaj falegi bruligita de stel’
Nomata la Suno.