Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Kion malkaŝas la DNA pri la Etruskoj – 1

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 monato en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la teksto:

Mi jam diris, ke mi lernas nun – de kelke da tempo – la italan. Komprenante nun sufiĉe bone itallingvajn videojn – specife tiujn destinitajn al lernantoj de la itala, sed ankaŭ kelkajn destinitajn al italoj – mi spektis videon pri la etruskoj titolitan “Gli etruschi non erano chi pensavamo” (La etruskoj ne estis kiuj ni pensis) de la kanalo “DNA Rivelato” (DNA malkaŝita).

Mi citos la plej gravajn partojn de la tradukita teksto de tiu video.

Dum pli ol 2000 jaroj Eŭropo klopodis kompreni, kiuj vere estis la etruskoj. Jam en la antikveco grekaj kaj romiaj historiistoj demandis sin, kiuj estis la etruskoj. Herodoto, la greka historiisto konsiderata la patro de la okcidenta historiografio, skribis en la 5-a jarcento antaŭ Kristo, ke la etruskoj devenis el Lidio, regiono de la hodiaŭa Turkio. Laŭ li, ili fuĝis pro granda malsatego kaj transiris la Mediteraneon por ekloĝi en Italio.

Aliaj historiistoj de la antikveco ne konsentis. Dionizio el Halikarnaso, en la 1-a jarcento antaŭ Kristo, asertis, ke la etruskoj estis indiĝenoj, popolo, kiu ĉiam loĝis en Italio kaj havis nenion komunan kun la Oriento.

Du mil jaroj da debatoj, du mil jaroj sen definitiva respondo, ĝis la scienco trovis manieron demandi rekte al la ostoj.

Antaŭe oni jam sciis jenon pri la etruskoj:

Ili estis popolo, kiu parolis lingvon, kiun neniu ankoraŭ komprenas plene, lingvon, kiu similas al neniu alia lingvo iam parolita en la antikva mondo. Ili estis popolo, kiu konstruis grandiozajn urbojn, pentritajn tombojn kaj artaĵojn de eksterordinara rafiniteco, jardekojn antaŭ ol Romo fariĝis io pli ol aro da kabanoj ĉe la rivero Tibero.

Ili estis popolo, kiu verŝajne instruis al la romianoj kiel konstrui arkojn, kiel militi en batalformacio kaj kiel legi la estontecon en la internaĵoj de bestoj. Poste, en la daŭro de nur kelkaj jarcentoj, ili malaperis: sorbitaj de Romo, forgesitaj de la oficiala historio kaj reduktitaj al enigmo, kiun historiistoj, lingvistoj kaj arkeologoj ankoraŭ provis solvi eĉ en la 21-a jarcento.

La etruska teritorio etendiĝis en centra Italio inter la rivero Arno norde kaj la Tibero sude. La hodiaŭa Toskanio estis la koro de tiu mondo. Iliaj ĉefaj urboj – Vejo, Cerveteri, Tarquinia, Volterra kaj Populonia – estis inter la plej grandaj kaj plej riĉaj de la antikva Italio.

Ili havis pavimitajn stratojn, kloaksistemojn, akveduktojn, teatrojn, bazarojn kaj komercajn havenojn ĉe la Tirena Maro. Ili estis eksterordinaraj prilaborantoj de bronzo kaj oro. Iliaj juveloj, hodiaŭ konservataj en muzeoj tra la tuta mondo, montras teknikan majstrecon senegalan en la okcidenta Mediteraneo de tiu epoko. Sed la plej fascina afero pri la etruskoj ne estis tio, kion ili konstruis; ĝi estis tio, kion ili skribis.

Ĉar la etruskoj havis skriban lingvon. Ili postlasis milojn da surskriboj sur ŝtono, metalo kaj terakotaj tegoloj. Ni kapablas legi ilin; ni konas la prononcon de la literoj kaj la bazan strukturon de la vortoj. Sed ni komprenas preskaŭ nenion el tio, kion ili diras, ĉar la etruska lingvo apartenas al neniu konata lingva familio. Ĝi estas unika lingvo en la mondo, lingva insulo sen identigeblaj parencoj aŭ prapatroj, kiu rezistis ĉiujn provojn de kompleta deĉifrado dum pli ol 500 jaroj. La plej longa etrusklingva teksto, kiun ni posedas – la tiel nomata Liber Linteus – estas lina libro uzita kiel funebraj bandaĝoj sur egipta mumio. Ĝi enhavas pli ol 1200 vortojn. Ni scias legi ilin, sed ni apenaŭ scias, kion ili signifas.

La etruskoj estis ankaŭ la instruistoj de Romo. Tion la romianoj mem agnoskis, kvankam iom kontraŭvole. Laŭ la tradicio, tri reĝoj de Romo estis etruskoj aŭ devenis de etruska familio. La simboloj de la romia potenco – la togo kun purpura bordero, la fasko da vergoj kun hakilo kaj la liktoroj, kiuj marŝis antaŭ la magistratoj – ĉiuj devenis el la etruska tradicio. La ronda arko, kiun la romianoj uzis por konstrui pontojn, akveduktojn kaj amfiteatrojn tra la tuta imperio, estis evoluigita de la etruskoj. Romo lernis de ili kiel sekigi marĉojn, kiel konstrui kloakojn kaj kiel organizi armeon por batalo.

Kaj poste, kiam Romo fariĝis sufiĉe forta, ĝi konkeris la etruskajn urbojn unu post la alia, ne per unu sola granda batalo, sed per malrapida procezo de sorbiĝo, kiu daŭris jarcentojn. La etruskaj urboj fariĝis romiaj urboj. La etruska lingvo cedis sian lokon al la latina. La etruskaj dioj kunfandiĝis kun la romiaj, kaj en la unua jarcento post Kristo la etruskoj jam ne ekzistis kiel aparta popolo: ili fariĝis romianoj.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiom estas unu plus du?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?