Kiajn Filmojn Ni Devus Krei en Esperanto?
EsperantoUSA publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 9 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Estus bonege spekti filmojn en Esperanto, kiuj montras viajn vivojn, hobiojn, plej ŝatatajn manĝaĵojn, laborojn, kaj lokajn Esperantajn klubojn. Ne tedu nin simple dirante, “Jen tio kaj tio kaj tio.” Priskribu aferojn. Kial tio estas interesa aŭ ĝuebla? Ĉu estas rakonto pri kiel vi akiris aŭ kreis tion? Kiel vi unue renkontis la personon en tiu fotografo en via mano? Vi nepre havas interesajn aferojn por montri kaj diskuti. Landaj kaj Universalaj Kongresoj ne okazas ĉiutage do uzu filmon por interkonatiĝi kun ni intertempe.
La konkurso por la kvara Usona Bona Film-Festivalo nun okazas. La dek gajnontoj ricevos kontantajn premiojn. Partopreno estas senkosta kaj oni ne devas aliĝi al Esperanto-USA por partopreni!
La limdato por kontribuoj estas la 5-a de Oktobro, 2022 kaj la bezonata rekvizito estas libro (papera, ne bita). Por pli da informo, vidu la oficialajn regulojn ĉi tie:
https://ttt.esperanto-usa.org/eusa/film_festival/eo
Jen la ekzempla filmo “Jes, Avino,” kiu sekvas la ĉi-fojajn regulojn:
https://www.youtube.com/watch?v=49T1prlOmY0
Premioj
Unua – $600 (USD)
Dua – $400
Tria – $300
Kvara ĝis deka: po $100
Elekto de la spektantaro – $100