Kajto – Al Birdoj Jacinto Yogui publikigis antaŭ 12 jaroj 02:55 esperanta 5 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Will GREEN (kromnomo Vilcĵo Verda; naskiĝis en 1911, mortis la 7-an de januaro 2003) estis brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, iama honora sekretario de la Esperanto-Asocio de Britio kaj vicprezidanto de la Londona Esperanto-Klubo. Green estis instruisto ĉe porknaba lernejo en la urbego Leeds kaj ankaŭ fotoĵurnalisto. Lia entuziasmo rilate Esperanton senlimis: li havis profundan konojn pri Esperanto kaj, kiel instruisto, lerte scipovis kapti la intereson de kursanoj. Ankaŭ per magio li varbis por Esperanto: li estis amatora magiisto kaj kunfondinto de MIRo (Magia Internacia Rondo nomo, kiun li elpensis). Li estis regula kunlaboranto de la internacia magazino Monato. Aliajn talentojn li posedis: li estis muzikisto, pentristo kaj verkisto. Almenaŭ unu poemo fariĝis kanzono (vidu la Kajto-kolekton Tohuvabohuo). Kun sia edzino Myrtle Green li verkis “Kudra kaj trika terminaro” (Rickmansworth: Universala Esperanto-Asocio 1947, 22 p.; 2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1960, 21 p.) kaj pro ĝi estis invitita kunlabori pri la fako “teksaferoj” de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970. Montri pli...