Kajto – La Velŝipo Magdalena
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 17 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 16 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Muziko en Esperanto
Teksto: William Auld
Muziko: Nanne Kalma
Sur la velŝipo “Magdalena”
La matenmanĝo estas jena:
Bifsteko kun botelo plena –
Hej! Hej! la vivo dura!
La matenmanĝo estas jena:
Bifsteko kun botelo plena –
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek’,
La mastro krias per laŭta blek’:
“Mi pagos pluson sen domaĝ’
Se vi ne plendos dum vojaĝ’!”
“Ne, ne!”, diras la maristoj bravaj,
” Ne,ne,ne! Ni preferas plendi!
Ni preferas plendi ja!”
Sur “Magdalena” ŝvitas plage
Ĉiu maristo – li, – senblage,
Deĵoras eĉ tri horojn tage –
Hej! Hej! la vivo dura!
Ĉiu maristo – li, – senblage,
Deĵoras eĉ tri horojn tage –
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek’
La mastro krias per laŭta blek’:
“Mi pagos pluson kun plezur’
Por unu kroma horo nur!”
“Ne, ne!”, diras la maristoj bravaj,
“Ne, ne, ne! Fakte ni laboras tro!
Fakte ni laboras tro! Ho!”
Ne mankas rum’, ne mankas vinoj,
Ni havas kargon de putinoj:
Por ĉiu vir’ po tri knabinoj
Hej! Hej! la vivo dura!
Ni havas kargon de putinoj:
Por ĉiu vir’ po tri knabinoj
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek’
La mastro krias per laŭta blek’:
“Mi pagos pluson pli kaj plu
Se kontentiĝos vi per du!”
“Ne, ne!”, diras la maristoj bravaj,
“Ne, ne, ne! Ne sufiĉas trio da!
Ne sufiĉas trio da! Ha!