VK 2020: Legantoj de la revuo Esperanto (Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova)

UEAviva publikigis antaŭ 5 monatoj

55:37 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

#virtualakongreso Esperanto estas la movada revuo kaj la oficiala organo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ekde la aprilo 2017 Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova redaktas tiun ĉi revuon. Ili rakontos pri ĝi kaj respondos la demandojn de legantoj, kontribuantoj kaj ankaŭ tiuj, kiuj scivolas pri Esperanto. Dum la renkontiĝo Dima kaj Anna prezentos ankaŭ laRetan Revuon, kiu lastatempe pli kaj pli evoluas kaj disvolviĝas.Tiaj renkontiĝoj jam estas multjara tradicio dum la Universalaj Kongresoj kaj dum dekoj da aliaj Esperanto-renkontiĝoj tra la tuta mondo.
La Virtuala Kongreso de Esperanto okazis inter la 1-a kaj 8-a de augusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), organizata de UEA kun teknika prizorgo de E@I. Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo #mondafest2020

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AŭtoAviadiloŜipoTrajno