Reto-1

REU publikigis antaŭ 7 monatoj

04:31:01 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Rusia virtuala Esperanto-kunveno, kiu okazis la 13-an de septembro 2020.

Enhavlisto:
00:00:23 — Saluton.
00:01:40 — Memore al Marija Prilepskaja — Aleksandr Lebedev.
00:19:50 — Pri Anatolo Gonĉarov (jubileis la 12-an de septembro).
00:20:57 — Superrigardo de la programo.
00:23:05 — Pri Aleksandr Ŝevĉenko, kiu naskiĝis la 13-an de septembro — Dmitrij Ŝevĉenko.
01:06:20 — Pri la rakonto de L. Andreev «Rakonto pri sep pendumitoj», tradukita de Anna Striganova — Anna Striganova.
01:44:00 — Muzika paŭzo. Kantoj de «Ekvinokso».
01:50:15 — Prezento de lernolibro por lernejoj — Ivan Kossey.
02:06:20 — La urbo Ulan-Ude: skiza prezento — Jelena Kononova.
02:53:42 — Regiona agado en Uralo — Raja Kudrjavceva.
03:11:40 — Kelkaj vortoj pri REU-eldonaĵoj «Ponto» kaj «Cerbe kaj kore» — Nikolaj Gudskov.
03:31:34 — Kantoj de Mikaelo Povorin — Mikaelo Povorin.
03:58:30 — «La Espero» en plenumo de koruso — Mikaelo Povorin.
04:01:30 — Babilado.

=== La ligiloj, kiujn la partoprenantoj diskonigis en la teksta babilejo: ===

Eldonejo «Impeto»: http://impeto.trovu.com/

[Tatjana Loskutova]: Bonvenon al ĉiuj ĉeestantoj al Samarkando enkadre de la Unua Mezazia Esperanto-kunveno en 2021 (se kronvorusa situacio permesos): https://uea.org/vikio/1-a_Mez-Azia_Kunveno_-_2021
La retpaĝo estas daŭre plenigota.

«Propra ludo» kun Garik Kokolija: http://svoya-igra.org/2020/09/13/

Materialoj de Ivan Kossej: «Multimed.zip», elŝutebla de la adreso https://yadi.sk/d/dwkZp18U3SicnC

Jutub-kanalo de Dmitrij Shevĉenko: https://www.youtube.com/channel/UC28LufTDa_VGl_UvGK-OQrw

Reta grupo «Эсперанто в Екатеринбурге»: https://vk.com/ekaterinburgo

Jutub-kanalo de REU: https://www.youtube.com/channel/UCXJ0belSy-DJp1yQQT-4L5Q

Eventa servo: https://eventaservo.org/ (listo de virtualaj kaj ĉeestaj aranĝoj tra la tuta mondo)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LeonoLupoElefantoAbelo