Reklamo por KER Ekzameno

EsperantoUSA publikigis antaŭ 1 jaro

01:44 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉu vi lastatempe finis la Duolingan kursarbon? Ĉu vi pretas plu testi vian lingvan kapablon?

Montru al vi mem kaj la mondo, ke vi estas lerta esperantisto per la KER-Ekzameno!

La KER-Ekzameno de Esperanto estas grava kaj respektata indikilo de lingva kapablo, kadre de la reguloj priskribitaj de la Konsilio de Eŭropo kaj certigita de la ŝtata lingvoekzamena centro en Budapeŝto.

Provu sukcese trapasi en legado kaj skribado, aŭ aŭskultado kaj parolado, aŭ provu ilin ambaŭ!

Estas tri ekzamennivelojn: B1, B2, kaj C1. Por elekti ĝuste, vidu la memtaksilon ligitan en la priskribo suben.

Ĉi-jare en Usono, oni havos du oportunaĵojn trapasi la ekzamenon: Unue la 15-an de junio ĉe la Usona–Kanada Landa Kongreso en Bostono, Masaĉuseco dum la Tutmonda KER-Ekzameno, kaj due ĉe NASK en Raleigh, Norda Karolino je la komenco de julio.

Tempo aliĝi al la ekzameno en Bostono baldaŭ forpasos, do se vi volas pruvi vian Esperantan kapablon, nepre vizitu la ligilon en la priskribo suben kaj ekzameniĝu kun mi!

### Priskribo

Memtaksilo: https://edukado.net/ekzamenoj/referenckadro/memtaksilo

Aliĝi al la ekzameno en Bostono: https://edukado.net/alighilo?id=2019TU-USBO

Pagi la ekzamenkoston (nur por Bostono): https://retbutiko.esperanto-usa.org/index.php?main_page=product_info&cPath=1004&products_id=19236&zenid=DKBSTOyDhXBsK-X5rlT5a0

Aliĝi al la Usona–Kanada Landa Kongreso: https://retbutiko.esperanto-usa.org/index.php?main_page=product_info&cPath=1004&products_id=18840&zenid=DKBSTOyDhXBsK-X5rlT5a0

Aliĝi al la ekzameno ĉe NASK: https://edukado.net/alighilo?id=2019US-RALE

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

enpersursub