Pri kio interesiĝas esperantistoj? | What are esperantists interested in? Oliver rakontas publikigis antaŭ 11 monatoj 04:20 esperanta 22 2 9 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Laŭ la statistikaĵo de mia kanalo, homoj plejparte interesiĝas pri tiuj filmoj en kiu mi parolas pri Esperanto. Jen la filmo de Becky: https://www.youtube.com/watch?v=_7Pic-KGygg This is a vlog in the constructed language Esperanto. According to the statistics of Youtube, the most successful videos on my channel are those in which I talk about Esperanto itself. Montri pli...
Mi ne konsentas. Imagu tiun situacion (tute elpensitaj nombroj): Oni faras filmon aŭ blogaĵon pri Esperanto, tio povas interesi al 20% da esperantistoj. Tio signifas ke 80% el esperantistoj ne interesiĝas pri esperantaĵoj. Sed tiam kiam oni parolas pri muziko, ŝako, surfo, tabloludoj aŭ futbalo, oni atingas maksimume duono da atento ol tio kiam oni parolas pri Esperanto. Tiu estas ne la preferata temo, sed nur la plej ofta minoritata temo. Simple kontrolu la kutimajn filmojn ĉe tubaro kaj vi vidos ke Esperanto estas la temo de malgranda elcento da filmoj ĉi tie. Mi proponas kontroli tion ĉe tubaro ĉar estas neniu filtro pro kuketoj aŭ aliaj uzantpreferoj, tubaro simple montras ĉiujn filmojn kiuj aperas rilate al Esperanto, de pli ol 100 kanaloj. Respondi
Se oni rigardas nur Tubaron oni povus facile konkludi ke la plej populara temo inter esperantistoj estas Spongebob Squarepants. Respondi
Hahaha, povus esti. Tial mi proponas kontroli ne la ŝatatajn aŭ komentitajn filmojn, sed la aperintaj. Ĉiuj aliaj sekcioj en tubaro, havas ian biason. Respondi
Eta sed grava paŝo estus farita, se oni demandus onin mem: kiun esperantaĵon oni bezonas, sed ne povas trovi? Kaj aperigus fimeton pri tio. Respondi
Ĉiu esperantisto estas klera kaj saĝa homo kaj estas lia/ŝia/ria/ĝia/zia/gia devo prilumi la mondon per sia saĝeco. Respondi
La frazo estas ĝusta se oni konsideras ke la subjekto estas ‘lia/ŝia/ria/ĝia/zia/gia devo’. ‘Lia/ŝia/ria/ĝia/zia/gia devo estas prilumi la mondon.’ Respondi