Novaĵoj pri Afriko
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 14-an de junio de 2016 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:
Denove mi spektis bonegan dokumentfilmon en la franca internacia televidkanalo “TV5-Monde”, ĉi-foje pri Afriko.
Kion oni kutime legas kaj aŭdas pri Afriko? – Malsatego, malsano, epidemioj, masakroj, militoj, diktatoroj (aŭ prezidentoj, kiuj regas dum pli ol 30 jaroj), korupto, subpremo de la virinoj, virina cirkumcido.
La menciita dokumentfilmo volis montri alian bildon de Afriko.
Ekzemple:
Kelkaj el la 54 afrikaj landoj havas indicon de ekonomia kresko pli grandan ol multaj evoluintaj landoj, pli ol 7% jare, en malmultaj kazoj eĉ pli ol 10%.
Neafrikaj firmaoj (kaj evidente ankaŭ afrikaj) investas en la kontinento. Pro tio multaj (el la multegaj) senlaboruloj trovas laboron, kvankam ĝenerale ilia salajro estas tre malalta (ekzemple 70 eŭroj monate).
Pluraj ĉefurboj – kaj kelkaj aliaj urboj – estis modernigitaj kaj estas modernigataj.
Precipe la poŝtelefono ludas gravegan rolon. Laŭ la dokumentfilmo 80% el la afrikanoj posedas tian ilon; en Afriko ekzistas pli da poŝtelefonoj ol en Eŭropo kaj Usono kune. Tie, kie ne estas lernejoj, la junuloj povas lerni per poŝtelefono, eĉ per simplaj modeloj; ne necesas modernaj kompufonoj: oni ricevas informojn, povas fari demandojn kaj ricevas per SMS-oj respondojn de malproksimaj instruistoj. Sammaniere ankaŭ ekzemple brutbredistoj ricevas utilajn informojn. Kaj tie, kie mankas bankoj, la poŝtelefono estas uzata ĉefe por efektivigi financajn transakciojn; do ĝi funkcias kvazaŭ banko. La sistemo komenciĝis kaj havas grandegan sukceson en Kenjo, sed jam estis adoptita en aliaj landoj. Germana ĵurnalo asertis, ke Afriko estas avangarda rilate al uzo de poŝtelefonoj kaj ili signifas “ekonomian liberigon por milionoj da homoj” (http://www.badische-zeitung.de/wirtschaft-3/bezahlen-per-handy-warum-afrika-vorreiter-ist–109830979.html)
La komputiko evoluas tre rapide, ankaŭ en Afriko. Multaj homoj laboras en tiu kampo, kaj ofte oni inventas novan utilan kaj profitodonan komputilan programon kaj fondas malgrandajn entreprenojn. Juna komputilistino, kiu fondis propran firmaon, asertis, ke la proksimaj Bill Gates kaj Steve Jobs estos afrikanoj.
Post tiuj ĝeneralaĵoj mi volas paroli pri io imponega: la kvartalo Swame Magazine en la ganaa urbo Kumasi. Tie estas la plej granda ferrubejo en la mondo. Ĉu vi povas imagi kvartalon, en kiu laboras 200.000 homoj en 12.000 malgrandaj kaj tre simplaj riparejoj? Vi legis korekte: riparejoj. 200.000 homoj laboras en riparejoj (kiuj parte funkcias sub libera ĉielo). Laŭ la filmo ne estas polico en tiu kvartalo, sed malgraŭe ne okazas perfortoj. Ĉiutage alvenas el la tuta lando kaj el eksterlando ĉiutipaj difektitaj aparatoj, maŝinoj kaj precipe aŭtomobiloj. Multaj el la riparistoj – kiuj plejparte ne estas profesiuloj, sed lernis sian “metion” en la riparejoj mem – estas veraj specialistoj kaj faras miraklojn. El tute difektitaj aĵoj ili produktas kvazaŭ novajn. Fakte ekzistas specialistoj pri certaj partoj de la aĵoj, ekzemple pri motoroj, karoserioj, ĉasioj, radoj, stirradoj, glacoj. Kelkfoje la alvenantaj aparatoj, maŝinoj kaj aŭtomobiloj estas nur malmulte difektitaj, sed multfoje ili estas preskaŭ nerekoneblaj, kaj malgraŭ tio la riparistoj sukcesas ripari ilin tutege.
Pro la sugesto de du nederlandanoj kaj helpe de kunlaboro de nederlanda organizaĵo, kelkaj el tiuj riparistoj eĉ konstruis tutan aŭtomobilon uzante nur pecojn de difektitaj aŭtomobiloj, kaj – ĉar ĉiuj aŭtomobilaj firmaoj havas simbolon (ekzemple la “stelon” de Mercedes) – ili kreis propran simbolon: testudon (Angle: turtle). Tiu aŭtomobilo (nomita “Turtle 1”), kiu similas iomete al malgranda kamiono, estas tiel forta, ke ĝi eltenas la pezon de pli ol dek homoj. Nun oni volas konstrui tian veturilon grandkvante.