Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

La signifo de laboro

Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV171 (2010.09.04)

La signifo de laboro

El “La Blogo de Maria” venis la jena interesaĵo pri la signifo de laboro:

“Kion vi farus se vi gajnus 5 milionojn da eŭroj? Eble miliardon da kronoj aŭ 100 000 dolarojn?” La demandon oni foje starigas por veki la fantazion kaj stimuli revadon. “Mi vojaĝus ĉirkaŭ la mondo”, diras iu, “mi aĉetus velboaton kaj somerdomon”, iu alia “kaj krome mi donacus grandan sumon al bonfara organizaĵo”. La plej multaj elektus repagi siajn monŝuldojn kaj multaj – eble ankaŭ la plej multaj – forlasus ajnan pergajnan laboron por la cetero de la vivo.

Mi konfesu ke min la scenaro timigas – ĝis tiu grado ke mi apenaŭ kuraĝas aĉeti loton. Min timigas la ideo ke la destino de unu tago al alia igus la ĉiutagan strebadon, ja tiel gravan parton de la vivo, tute vana. Ĉar eĉ se mi fordonacus la tute senmerite gajnitan fantazisumon al Amnestio Internacia, mi supozas ke postrestus absurda sento.

Eble mi estas simple produkto de plurcentjara luteranisma kulturinfluo: “En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon” kaj “kiu ne laboras ankaŭ ne manĝu”. Tamen, mi komprenas ke eblas fari gravan socian laboron idee, senpage, sed malfacilas liberiĝi de la penso ke vere partoprenanta en la socio mi estas nur se oni pagas al mi salajron pro mia laboro, kaj se mi mem pagas al la socio impostmonon.

Jam la fakto ke la salajrata laboro por la plej multaj el ni postulas grandan parton de nia tempo donas al ĝi signifon – ĝi havas tiel la potencialon plenigi niajn tagojn per profunda senco, samkiel ĝi povas fariĝi malliberejo. En la riĉaj okcidentaj landoj la senlimaj eblecoj povas konsistigi novajn streĉojn. Jam ne temas pri risko de malsatmorto pro malbonaj rikoltoj aŭ perdo de laboro, sed pri premo por atingi statuson aŭ feliĉon, en mondo kie ni devas mem difini niajn sortojn. “Laboro estas laboro”, diris unu mia maljuna konato, kaj celis per tio miri pri la novgeneracia sinteno ke ĝuste la laboro devas esti tiel ege dona. La vivo estas ja pli ol tiom, ŝi celis, kaj mi profunde samopinias.

Sendube ankaŭ ene de la tre vasta okcidenta kultursfero eblas sinteni diverse al la koncepto “laboro”, kaj post jam iom multaj jaroj de laboro kaj plenkreska vivo mi alvenis al mia propra starpunkto. Mia laborvivo variis, sed ĝuste nun mi spertas iujn laborrilatajn aferojn kun granda ĝuo: la senton de senco kaj la senton ke oni aprezas miajn kapablojn, la privilegion aparteni al laborkomuneco kaj havi influon, la strukturon kiun la laboro donas al la vivo. Krome: la eblecon havi flankajn labortaskojn, kiuj utiligas aliajn miajn talentojn kaj konojn ol la ĉiutaga laboro. Kaj la sento ke la vivo estas multflanka kaj ne konsistas sole el laboro. Apenaŭ povus esti pli bone – por mi. Iuj aliaj havas kompreneble aliajn kriteriojn.

Mi proksime spertis laborantajn homojn kiuj ne komprenas la ideon de “ferioj” kaj eĉ malestimas homojn kiuj aprezas liberan tempon. Jen temas pri vere privilegiitaj personoj, kies laboro estas forte kunteksita kun la persona vivo kaj en alta grado libera laŭ enhavo kaj tempo. Ĉi tiaj homoj estas ekzemple artistoj kaj sciencistoj. Ili estas tamen esceptaj en socia kunteksto. Por ni ceteraj la laboro donas strukturon kaj alternon inter streĉiĝo kaj malstreĉiĝo, kaj ĝi estas sufiĉe klare distingebla disde la nelabora vivo.

Krom monon, prestiĝon kaj personan evoluigon, la laboro devas ankaŭ doni la senton ke oni estas socie utila, ĉu ne? Aŭ ĉu la ĉi-lasta ankaŭ estas nur vario de sinteno al laboro? Mi esperas ke ne, sed mi ne scias. Eble ankaŭ ekzekutisto aŭ mafiulo redifinas sian laboron kiel ion utilan por pli granda komunumo.

La signifo de la salajrolaboro estas granda, ĝi estas samkiel amo, io al kio ĉiuj plenkreskaj homoj havas rilaton. Ne eblas ĝin ignori.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Unu bovino muĝas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?