Helena Melnikova (Елена Мельникова) – Birdeto
KarmaKanal publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- 7 Komentoj
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Birdeto
En la eterna blua senfino vivis birdeto –
Griza birdeto kun flama animo kaj koro libera
Revis pri flugo – sed ĉeno ĝin tenis ĉe la kvieto
En sata bonstato dolore ĝin ĝenis vivo malvera
Foje ekvidis ĝi lumon brilantan ie en for’
Amo ekardis kaj kanto ekfluis el birda kor’
Diris saĝuloj: Lumo neniu brilas eterne!
Diris spertuloj: Por bono ja via tenas vin ĉeno!
Sed se ne kanti – por kio do spiri
Spiri por kio?
Kaj se ne ami – por kio do vivi
Vivi por kio?
Sed se ne kanti – por kio do vivi
Vivi por kio?
Kaj se ne ami – por kio do?
Aŭdis konstante la griza poeto: Lasu stultaĵojn!
Viaj kantaĉoj timigas muŝetojn – nutraĵon najbaran!
Decas por birdoj sola vivcelo – kovado kaj manĝo
Amo! – Ekzistas ĝi nur en fabeloj por infanaro
Tamen la lumo brilis kaj vokis for al liber’
Kantis sincere l’birdet’ kaj forgesis pri la ceter’
Diris saĝuloj: Lumo neniu brilas eterne!
Diris spertuloj: Por bono ja via tenas vin ĉeno!
Sed se ne kanti – por kio do spiri
Spiri por kio?
Kaj se ne ami – por kio do vivi
Vivi por kio?
Sed se ne kanti – por kio do vivi
Vivi por kio?
Kaj se ne ami – por kio do?
Tago post nokto, horo post horo – ĝis lasta spiro
Foje laciĝas batadi la koro en brusto ĉies…
Ho, kiom vane ĝi l’vivon elspezis! – konkludis aliaj
La grizan strangulon rapide forgesis birda socio
Sed la animo – feliĉa, libera – ĝuis la flugon
Kaj povus rimarki l’atenta: duoble ekbrilis la lumo!
Pensu saĝuloj, ke lumo neniu brilas eterne!
Kredu spertuloj, ke bonon kapablas doni la ĉeno!
Sed se ne kanti – por kio do spiri
Spiri por kio?
Kaj se ne ami – por kio do vivi
Vivi por kio?
Sed se ne kanti – por kio do vivi
Vivi por kio?
Kaj se ne ami – por kio do?