Gjiom Armede – Specimeno de Koncerto
Adonis Saliba publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 35 Spektoj
- 1 Komentoj
- 5
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En tiu specimeno vi aŭdos du kanzonojn de Gijom Armede (La nereĝojigeblulo kaj bukloj) kiujn li prezentis dum Virtuala Esperanto Kongreso 2020
La nereĝojigeblulo
Vi povas ne paroli pri
la kial’ de via ĉagren’
Vi ŝategus sed ĝi
estas super mia kompren’
verŝajne via malfeliĉ’
estas profundega mister’
nu via reĝojiĝ’
ne estos senpena afer’
kiam pli juna estis vi
sufiĉis kanti tion ĉi.
Ne ploru plu, kara infan’
estas ĵaluza la fontan’
neniu pretas por la ban’
sed supreniĝas la ocean’
fluas akv’ el mia pian’
naĝas fiŝ’ en mia ekran’
en mia lito dormas ran’
Ne ploru plu kara infan’
Ne ploru plu (2x)
Finfine malgranda klarig’
venas per nemalgranda tekst’
temas pri am’ pri forta lig’
temas pri dram’ sed ne pri seks’
tian deklamon devas mi
pagi per respekta silent’
nenio indas diri
en tiel solena moment’
nu se pli simpla
estus vi
sufiĉos kanti tion ĉi.
Ne ploru plu, kara infan’
estas ĵaluza la fontan’
neniu pretas por la ban’
sed supreniĝas la ocean’
fluas akv’ el mia pian’
naĝas fiŝ’ en mia ekran’
en mia lito dormas ran’
Ne ploru plu kara infan’
Ne ploru plu (2x)
Nu ŝajnas ke mi ĉeest’
helpas nur konsciigi vin
pri la nobla belec’
de via malhela destin’
mi lasu do vin tie ĉi
sola se kun via juvel’
tute trankvilas mi
ja ne estas risko pri ŝtel’
Ne ploru plu, kara infan’
estas ĵaluza la fontan’
neniu pretas por la ban’
sed supreniĝas la ocean’
fluas akv’ el mia pian’
naĝas fiŝ’ en mia ekran’
en mia lito dormas ran’
Ne ploru plu kara infan’
Ne ploru plu (2x)
Vi povas ne paroli pri
la kial’ de via ĉagren’
Vi ŝategus sed ĝi
estas super mia kompren’