Stulta Am’
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
***
Malantaŭ mia stulta am’
Dek jarojn rememoroj lulas
Momentojn ĉarmajn respegulas
Subita er’ de tiu flam’
Ĉu retroigon mi postulas?
Ho ne! Sufloras la raci’
Ke l’ senton inter mi kaj vi
Perdita tempo ne stimulas
Rf:
Ho, stulta am’
Ho, stulta am’
Ĉe la hazarda rendevu’
Ni ambaŭ ekridetu svage
Ni ion trovu enimage
Feliĉan, inter urba bru’
Kaj la farata ĉiutage
Kutima fluo de labor’
Por la moment’ degelos for,
Proksimon ni ĝuetas vage
Rf:
Ho, stulta am’
Ho, stulta am’
Jes, tamen, kial mi pri sent’
Neniam amo estis stulta
Malobeema, jes. Tumulta,
Tenera, fora de l’ konsent’
Kaj tamen am’ – ne ŝerc’ adulta
Sekvante spurojn de l’ pasi’
Indulgon vian petas mi,
Ĝenanta ĉe la spir’ singulta