Stefo – Lumoj (Sunsubiroj Nord-Oriente) (FESTO 2009 Zwingenberg)
Stephan Schneider publikigis antaŭ 16 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Stefo esperantigis kaj ludis “Lumoj (Sunsubiroj Nord-Oriente)” dum FESTO 2009 en Zwingenberg. Originale: “Luce (Tramonti A Nord Est)” far Elisa Toffoli.
Lumoj (Sunsubiroj Nord-Oriente)
Parolu al mi kiel vento inter arboj
Parolu al mi kiel ĉielo kun sia tero
Nun sendefenda elektis mi esti libera
Sen alia gravaĵo ol ununura veraĵo
Diru ĉu vi agontas, ĉu vi min aŭdas
Kaj gardos ĉion, kion mi al vi donis
Diru, ĉu ni ploratas samlarme
Kiel suno kaj stelo
Lumoj falantaj de okuloj
Sunsubiren sur mian teron
Sur novajn tagojn
Aŭskultu al mi, mi kuraĝas nun plori
Mi kuraĝas bezoni vin, neniam mi iam ŝajnigis
Mi vin sentas proksime kun spiro verdira
En tiom da doloro nenio erara, nenio, nenio
Ni ploratas samlarme
Kiel suno kaj stelo
Ni estas lumoj falantaj de okuloj
Sunsubiren sur mian teron
Sur novajn tagojn
En larmo
Kiel suno kaj stelo
Lumoj falantaj de okuloj
Sunsubiren sur mian teron
Sur novajn tagojn
La sun’ rakontas al mi pri vi
(Ĉu vi min aŭdas nun?)
La lun’ rakontas al mi pri vi
(Mi gardos ĉion, kion vi al mi donis)
Eĉ ene de larmo
Kiel suno kaj stelo
Lumoj falantaj de okuloj
Sunsubiren sur mian teron
Sur novajn tagojn
En larmo
Kiel suno kaj stelo
Ni estas lumoj falantaj de okuloj
Sunsubiren sur mian teron
Sur novajn tagojn
Aŭskultu al mi (6x)
…
Aŭskultu al vi