Ĵetu rigardon sur min (Malverŝajnas, mia am’) – Against all odds (Take a Look at me Now) – Esperanto
Esperantistino20 publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Muziko: Phil Collins
Esperanta teksto: Roberto Pigro
Esperanta plenumo: Lucio Avitabile
Kiel mi lasu vin forlasi min
Sen postlasita spur’ veturi for
Dum ĉi tie spirmanka staras mi
Sen vi, sen vi,
Kiu elkonis min ege pli bone ol iu ajn.
Kiel rezignas simple vi pri mi
Dum mi senpova iri vidas vin
Ni spertis ĝojon kaj malĝojon
Ĉiun momenton de la viv’
Vi elkonis min ege pli bone ol iu ajn.
Ĵetu rigardon sur min
Jen granda malplena ej’
Kaj restis nenio ĉi tie
Por memori vin
Kaj la vizaĝon, kiun amis mi.
Ĵetu rigardon sur min
Jen plej malplena ej’
Kaj via reven’ ĉi tien
Malverŝajnas mia am’
La real’ estas ĉi tiu.
Volus mi, ke revenu vi ĉe min
Ke min vidu plori vi
Direndas tiom da aferoj
Ĉiu motiv’ kaj kial’ al vi
Kiu elkonis min ege pli bone ol iu ajn.
Ĵetu rigardon sur min
Jen granda malplena ej’
Kaj restis nenio ĉi tie
Por memori vin
Kaj l’ vizaĝon, kiun amis mi.
Ĵetu rigardon sur min
Jen plej malplena ej’
Vin nun atendi ĉe mi
Mi nur povas mia am’
La real’ estas ĉi tiu.
Ĵetu rigardon sur min
Mi staros tiel por vi
Kaj via reven’ ĉi tien
Malverŝajnas mia am’
Sed mi vetas ja sur ĝi
Ĵetu rigardon sur min
Instagramo: @esperantistino20
Teksto el la retejo KantarViki – libera esperanto-kantaro.
#esperanto #esperantujo #kanto #muziko #philcollins #againstallodds