Eterne Rima – Por La Rep’
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
ETERNE RIMA – “Por La Rep'”
muziko: Eterne Rima
teksto: Eterne Rima
produkto: Eterne Rima
——————————-
same bona por la avo, same bona por la nep’
kaj vi scias pri enhavo, cxar cxi tio estas rep’
jes mi vivas por la rep’, por la rep’
mi vivas por la rep’, por la rep’
cxu malantaux maroj ses, cxu malantaux montoj sep
vojon sercxu ni sen cxes’, cxar en fino estos rep’
kaj ni vivu por la rep’, por la rep’
ni vivu por la rep’
por la rep’, por la rep’ – devizo mia
plej alte emocia stat’, sur disko manplat’
kun cxiu drumbat’ venas, en vejnoj fluas
muskolojn nutras, fresxigas, revivigas tion kio putras
sen gxi mi vivon ne imagas, verkante novajn rimojn
sur malhelaj stratoj vagas,
cxar la rep’ estas mi kaj mi estas gxi
nedisigeblaj, rigardu, lernu nun de mi
same bona por la avo, same bona por la nep’
kaj vi scias pri enhavo, cxar cxi tio estas rep’
jes mi vivas por la rep’, por la rep’
mi vivas por la rep’, por la rep’
cxu malantaux maroj ses, cxu malantaux montoj sep
vojon sercxu ni sen cxes’, cxar en fino estos rep’
kaj ni vivu por la rep’, por la rep’
ni vivu por la rep’
ringoj sur la fingroj, ora cxen’ sur la kol’
nigraj okulvitroj kaj horlogx’ de nova skol’
tio estas cxio – nur rep’ aux nenio
memoru, mi ja diris: plej alta emocio
komforta largxa gxinzo, firmao Sean John
mojosege ‘stas promeni en tia pantalon’
por kio mi tion faras – kompreneble por la rep’!
mi havas gxin cxi tie kaj malantaux montoj sep
same bona por la avo, same bona por la nep’
kaj vi scias pri enhavo, cxar cxi tio estas rep’
jes mi vivas por la rep’, por la rep’
mi vivas por la rep’, por la rep’
cxu malantaux maroj ses, cxu malantaux montoj sep
vojon sercxu ni sen cxes, cxar en fino estos rep’
kaj ni vivu por la rep’, por la rep’
ni vivu por la rep’
iam fine mi maljunigxos, per grizaj haroj frunto kovrigxos
kaj cxu vi scias – neniom mi sxangxigxos
kun la manoj sur klavar’ kaj rimoj sur paper’
sekvencoj sur ekran’, fermentinta vinber’
en la kap’, agrable estas kiam mugxas
muziko, ritmo bruas kaj la vizagxo rugxas
estas mi – eterne juna por la rep’
do lernu tion nun de mi, ho mia kara nep’
same bona por la avo, same bona por la nep’
kaj vi scias pri enhavo, cxar cxi tio estas rep’
jes mi vivas por la rep’, por la rep’
mi vivas por la rep’, por la rep’
cxu malantaux maroj ses, cxu malantaux montoj sep
vojon sercxu ni sen cxes’, cxar en fino estos rep’
kaj ni vivu por la rep’, por la rep’