Trejnadsesio pri redaktado
Xavier Godivier publikigis antaŭ 21 horoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Espéranto-France proponas 4 kunvenojn por trejniĝi pri redaktado, kun helpo de itala ĵurnalisto Massimo Ripani.
Tiu unua sesio okazis per Zoom ĵaudon 22a de oktobro.
Verku lerte: la ĉefa mesaĝo.
Antaŭ ol verki, demandu vin: kiu estas la komunikilo, kaj kiu estas la celpublikaro? Ĉiu komunikilo havas proprajn karakterizojn, kaj ĉiu publiko havas proprajn interesojn, konojn kaj bezonojn. De tio dependas ĉio: la lingvo, la elektitaj aspektoj, la maniero altiri atenton.
Tial ne sufiĉas traduki tekston el Esperanto al la franca por ke ĝi interesu neesperantistojn. Teksto verkita por esperantistoj supozas konojn, kiujn aliaj ne havas; nova publiko postulas novan aliron, ne nur novan lingvon.
Memoru: teksto verkita por unu komunikilo (ekzemple dissendolisto) ne taŭgas senŝanĝe por gazeto aŭ socia reto. Necesas krei adaptitan version.
Tion decidinte, vi aplikas teknikojn, kiujn ni analizos pli profunde en la venontaj prelegoj:
la S-vortoj, kiuj kreas intereson: Sukceso/Stelulo, Sano, Sango, Spezo, Sekso, Stranga/Sprita;
Proksime kaj nun: novaĵoj, kiuj okazas proksime kaj lastatempe, pli forte tuŝas la leganton;
la bazaj informoj: kiu, kio, kie, kiam, kial, kiel;
la ĵurnalisma piramido: la kerno en la unua frazo, la detaloj poste;
sukcesa enkonduko: 2-3 frazoj, novaĵo plus nia “aldono”.
Ne gravas, ĉu la artikolo estas longa aŭ mallonga; gravas, ke ĝi sufiĉe esploru la prezentitajn aspektojn.
Ekzemplo: la komuniko pri la kongreso en Montecatini estis verkita por la loka gazetaro kaj nur poste tradukita al Esperanto por la partoprenantoj en nia seminario. Ĝi klarigas, kio estas Esperanto, kaj elstarigas publikan koncerton de fama artisto, kvankam malmulte konata en Italio.
Kial tio interesas neesperantistojn? Ĉar okazos koncerto en ilia urbo (ne forgesu – la aranĝo okazas somere en turisma urbo, kiu dum la lasta jardeko ne estas tiom vigla kiel en la pasinteco), kaj kantos artisto el la Guinness-Rekordlibro. Por esperantistaj bultenoj, aliflanke, la programo kaj la aliĝo gravas pli ol la klarigo pri Esperanto.