Kontraŭvirusa marŝo (muziko de Mikaelo Povorin, teksto de Klara Ilutoviĉ)
Mikaelo Povorin publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen estas nova kanto de moskva bardo Mikaelo Povorin laŭ versaĵo de moskva poetino Klara Ilutoviĉ. Ĝi helpu plibonigi vian humoron dum ĉi malfacila tempo!
Bonvolu sendi la ligon al viaj konatoj: https://youtu.be/IV9jbmKp0Gg
Sanon kaj ĝojon al ĉiuj!
Teksto:
Brilu juna vigleco kaj sano,
Verve lumu agemo sen lac’.
Estu sana vi, samideano!
La viruso vin lasu en pac’.
Post la teda kvaranten’ pligajiĝu kor’,
Post la longa izolec’ timo iru for!
Ne timigu babil’ pri danĝero,
Ne vagadu de pesto fantom’.
Vivu ajna virus’ en libero,
Nur ne iĝu minaca por hom’.
Post la ĝena singardem’ plifortiĝu kor’,
Post la griza tempopas’ premo iru for!
Senutilu do masko kaj ganto,
Volvu ilin profunda forges’,
Kaj kunigu nin plu Esperanto
En la klubo, tendaro, kongres’.
Post la brua nervozig’ plimildiĝu kor’,
Post la truda timoplen’ streĉo iru for!