Omaĝo al “Advokatoj ĉe Atocha” – La Internacio – Esperanto
Izquierda y Esperanto - SATeH publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La 86a SAT-Kongreso honoris la memoron pri “Advokatoj ĉe Atocha”, homoj mortintaj por la libero, ĉe la monumento nomata “La brakumo”, omaĝe starigita al ili sur la placo Antón Martín. La bildo de ĉi monumento aperas kiel ĉefelemento sur la kongres-sakoj kaj sur ĉiu ĉefpaĝo de la kongres-libro. Post alparoloj de, respektive, José María Salguero (Kani), kaj de la poeto Miguel Fernández, esperantistoj el la kvin kontinentoj, po unu el ĉiu el ili, metis sur la monumenton po unu ruĝan dianton por ĉiu el la murditaj advokatoj. Fine oni kunkantis La Internacion. Ĝuste ĉi lastan parton de la omaĝo ni prezentas al vi ĉi-filmete.
La hispana periodo inter la morto de la diktatoro Franco (1975) kaj la proklamo de la konstitucio de 1978 konatas kiel La Transiro. Dum la pleja parto de ĉi periodo, kaj politikaj partioj kaj sindikatoj diferencaj disde la Franco’ismaj estis malpermesataj. Neleĝe kaj kaŝe agadis CCOO (Laboristaj Komisionoj), sindikato kreita fine de la kvindekaj jaroj sub la inspiro de la hispana kompartio.
La 24an de januaro 1977, faŝista bando atakis la oficejon, kiun laborist-defendaj advokatoj de CCOO havis en Madrido, ĝuste ĉe la strato Atocha, numero 55. La rezulto de tiu kruela barbaraĵo jenis: kvar advokatoj kaj unu sindikatisto murditaj kaj kvar pliaj advokatoj grave vunditaj.
Ĉe la enterigo, la madrida popolo animtuŝe reagis. Defiante ĉiajn malpermesojn, centoj da miloj da madridanoj elhejmiĝis kaj en ĝislarme impona silento staris, multaj kun pugno alten levita, dum, sekvate de sennombraj laboristoj kun florkronoj, la ĉerkoj, kie kuŝis la murditoj, procesiis sur la madridaj stratoj. La popolo donis al ĉiuj lecionon pri tio, kion signifas demokratio.
http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html