Ĉasado de ĥimero – Gianfranco MOLLE
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 13 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kantisto: Gianfranco MOLLE
Albumo: Horo da opozicio
Jaro: 1979
Aĉetebla ĉe http://katalogo.uea.org/?inf=591
Mi malvenkis en milito
Dolorblanka mia kolor’
Landon rabas sen hezito
Ili moke pri dolor’
Pulo ŝvela pro glorsento
Laŭ mi estas parizan’
Tra la historia vento
Kion diros okcitan’?
Kiel lingva bastiono
Restas nur okdel-jarul’
De memoro eĉ ne ono
Forrabatas nia junul’
Nun kapbatoj kontraŭ pordon
Kapbatintoj en hospital’
Glasoj plenaj ĝis la bordo
Kiel ĉap’ la sankta gral’
Por ĉasado de ĥimero
Ne utilas elektra ŝok’
Kiel aĉo de la tero
Sango, fajro en mia vok’.