Balado Pri Pineli – Gianfranco MOLLE
Muzikoesperanta publikigis antaŭ 13 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kantisto: Gianfranco MOLLE
Albumo: Horo da opozicio
Jaro: 1979
Aĉetebla ĉe http://katalogo.uea.org/?inf=591
En milan’ estis varma vespero
Estis varma, tre varma vetero
“Kaporalo, malfermu fenestron”
Eta puŝo: pineli ne plu
“Policestro, mi estas senkulpa
Mi jam diris kaj ade rediras
Anarĥio signifas ne bombojn
Sed justecon en la liberec'”
Ne fabelu, kulpulo pineli
Via kara kunulo konfesis
Nur pro li la atenco sukcesis
Kaj helpinto ja estas nur vi
vi mensongas – alkrias pineli
Kamarado ne ĵetis la bombon
Ĉar farintoj de ĉi-hekatombo
Estas mastroj kaj ne proletar’
Nu, atentu, kulpulo pineli
Ĉar ĉi-ĉambro jam plenas je fumo
Se vi pluas jen estas fenestro
Kvar etaĝoj, ne temas pri ŝerc’
Oni murdis lin ĉar kamarado
Kaj ne gravis de li senkulpeco
Anarĥio de krim’ estas speco
Diris fia polic-komisar’
Post ĉerko tri mil kamaradoj
Hisas alten batalan ni flagon
Ĉi-vespere jen estas la ĵuro
Ke ne haltos tiele la lukt’
Policestro kaj kunpolicanoj
vi mortigis al ni kamaradon
Nur por kaŝi ŝtatan masakron
Sed plej akra de ni estos venĝ’
En milan’ estis varma vespero
Estis varma, tre varma vetero
Kaporalo malfermu fenestron
Eta puŝo: pineli ne plu