Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Kiel trikado transformis prizonulojn

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV187 (2011.12.24)

Kiel trikado transformis prizonulojn

En malfrua 2009, Lynn Zwerling staris antaŭ 600 viraj prizonuloj en Jessup, Marilando, Usono. “Kiu volas triki? ŝi demandis al la maldelikata amaso. Ili rigardis ŝin kvazaŭ ŝi frezenus.

Sed post preskaŭ du jaroj, Zwerling kaj ŝiaj kolegoj instruis trikadon al pli ol cent prizonuloj. Pliaj dekoj estas sur atendolisto por partopreni en ŝia ĉiusemajna klaso. Ŝi diras ke estas iuj kiuj ne eĉ unu fojon dum du jaroj maltrafis la klason. Iuj raportis ke ili maltrafadas vespermanĝon por partopreni.

67-jara Zwerling emeritiĝis en 2005 post 18 jaroj da vendado de aŭtoj en Kolumbio, Marilando. Ŝi ne sciis kion fari per sia tempo, do ŝi sekvis sian pasion kaj fondis trikogrupon en sia hejmurbo. Neniu venis al la unua renkontiĝo, sed la grupo rapide kreskis al 500 membroj. Ŝi diris ke ŝi ĉirkaŭrigardis la ĉambron unu tagon kaj konstatis la pacon de la grupo. Jen homoj kiuj ne konas unu la aliajn, kaj ne havas komunajn interesojn, sed sidas kune kaj trikas, trankvilaj kiel ŝafidoj. Ŝi pensis ke ĝi donas tiel bonajn sentojn al ŝi kaj al la aliaj membroj. Kio okazus se ŝi portus trikadon al grupo kiu neniam spertis ĝin antaŭe?

Ŝi ekhavis la ideon enkondukigi trikadon en prizonon por viroj, sed oni plurfoje malakceptis ŝin. Prizonestroj supozis ke la virojn ne interesus tradicie virina hobio, kaj ili esprimis zorgojn pri disdonado de trikiloj al perfortemaj krimintoj.

Kvin jaroj pasis antaŭ ol la malliberejo en Jessup akceptis ŝin. Ŝi diris ke ŝi volis instrui al la viroj ion kion ŝi ŝategas, kaj kion ŝi kredas enfokusiga kaj feliĉiga. Ŝi kredas ke temas pri pli ol hobio aŭ metio: ke trikado kapablas transformi homon.

La viroj hezitemis unue, plendante ke trikado tro inecas aŭ malfacilas. Sed Zwerling diris al ili ke trikadon elpensis ja viroj, kaj poste donis kvinminutan lecionon kiun, laŭ ŝia insisto, povas lernigi iun ajn. La viroj kaptiĝis. Nun, ĉiuĵaŭde de la kvina horo ĝis la sepa, ili ĉekursas, lasante siajn krimojn kaj la hierarkiojn de mallibereja vivo.

Komence ili trikis komfortigajn pupojn, kiujn ili donis al infanoj prenitaj el siaj hejmoj pro familiaj problemoj. Poste ili trikis ĉapojn por infanoj de la loka urba lernejo kie pluraj el la prizonanoj studis.

Zwerling diras ke la viroj aspektas krudaj: kovritaj je tatuoj, pluraj sen ĉiuj dentoj, sed la klaso ne sentiĝas tiel. Ili respektemas, dankemas kaj feliĉas pri la trikado.

La vicestro de la prizono kredas ke la trikantaranoj malpli kondutas probleme. Ŝi diras ke la afero estas tre pozitiva. Nur enirante la ĉambron eblas konstati kia estas la interparolado: tre trankvila, tre kvietiga. Tia etoso daŭras eĉ poste kiam oni eliras de la kurso.

38-jara Richy Horton, ano de la malliberejo dum preskaŭ kvar jaroj, hezite aliĝis al la trikantaro ĉirkaŭ ses monatojn antaŭ lia liberiĝo. Li unue rifuzis partopreni. Sed aliĝinte, li trovis ke subite eblis paroli al veraj homoj. Li diras ke necesas kompreni ke en prizono, oni estas tute apartigita de ĉio normala aŭ reala en la mondo. Oni diras al vi kion fari kaj kiam. Do kiam oni venas kaj traktas vin kiel personon, tio estas granda afero. “Nu, oni venis kaj traktis min kiel patrino”, li diris.

Horton kaj la aliaj viroj formis profundajn amikecojn kun Zwerling kaj ŝiaj kunvolontuloj, 61-jara Sheila Rovelstad kaj 58-jara Lea Heirs. “Ili diras al ni siajn rakontojn kaj revojn,” Zwerling diras. “Kaj iuj mensogas al ni. Ili ne volas ke ni sciu pri iliaj teruraj faroj.”

Horton elprizoniĝis pasintjare kaj nun laboras kiel konstruisto. Li opinias ke lia membreco en la trikantaro helpis ke li atingu liberecon. Ĝi montris al la decidaj intervjuantoj lian malgrandan sed pozitivan provon helpi la komunumon. Li daŭre havas kontakton kun la trikistinoj kaj nun trikas skarpon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

En la maro naĝas ...

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?