Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Pastro Pedro Opeka – 2

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 26 tagoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Decidinte iĝi misiisto kaj lerninte la francan, li daŭrigis siajn teologiajn studojn inter 1972 kaj 1975 en Francio, ĉe la Katolika Instituto de Parizo. En tiu tempo li ankaŭ ekkonis la ekumenan komunumon de Taizé, apud Cluny, kaj vojaĝis tra Eŭropo, amikiĝante kun multaj homoj.

En 1975 li estis ordinita pastro en Bonaero en Argentino, kaj en Parizo faris siajn misiajn promesojn en la preĝejo de la Lazaristoj, tiel akceptante la celon de Sankta Vincento de Paŭlo, t.e. dediĉante sian vivon al la servo de la plej malriĉaj.

La saman jaron li reiris al Madagaskaro por esti parokestro en Vangaindrano, kie li servis en tiu rolo dum dek kvar jaroj.

La batalo kontraŭ malriĉeco fariĝis lia ĉiutaga batalo: “Plonĝita ĝis la talio en la ŝliman akvon de la riveroj de Vangaindrano, pastro Pedro, kun la kruroj kovritaj de hirudoj, klopodis konvinki siajn malagasajn geamikojn, ke eblas atingi du rikoltojn de rizo ĉiujare anstataŭ nur unu, kiel postulis la tradicio.”

En 1989 li estis nomumita direktoro de la seminario de la Lazaristoj en la malagasa ĉefurbo Antananarivo por trejni la junajn fratojn de tiu kongregacio.

Ĉar intrigis lin la blanka fumo leviĝanta de la altaĵoj de la ĉefurbo, li iris en majo de la sama jaro kun junaj seminarianoj al la montetoj. Tie li malkovris inter hundoj kaj porkoj virinojn, virojn kaj infanojn vagantajn kaj serĉantajn per siaj nudaj manoj en la rubodeponejo de Andralanitra, situanta ĉirkaŭ dek kilometrojn oriente de Antananarivo. Necesis ses monatoj da longaj diskutoj por konvinki tiujn familiojn, vivantajn en kabanaĉoj inter la rubo, batali por pli bona estonteco por siaj infanoj. Li sukcesis konvinki 70 familiojn forlasi la rubejon por krei novan vilaĝon sur roka tereno 7 km for de la urbo, disponigita al li de la aŭtoritatoj.

En decembro de 1989 pastro Pedro fondis kun siaj malagasaj geamikoj la asocion Akamasoa, kies malagasa nomo signifas “fidindaj kaj sinceraj amikoj”. Ĝia celo estas la restarigo de homa digno al la plej malriĉaj loĝantaroj de la stratoj, tra:
.• deca loĝejo, kiun ili mem helpas konstrui;
• deviga instruado de infanoj;
• laboro, kiu estas pagita ekde la kreo de la Asocio.

Hodiaŭ Akamasoa subtenas ĉirkaŭ tridek mil homojn en 18 vilaĝoj, inter ili dek mil infanoj, kiuj ĉiuj iras al lernejo, post la konstruado de 37 novaj lernejoj ekde la fondiĝo de Akamasoa.

Krome pliaj 900 000 malagasoj estas subtenataj en ‘bonvenigaj centroj’ dum unu aŭ pluraj tagoj, ĝis tri semajnoj. Ili ricevas nutraĵojn (ĉefe rizon), higienajn produktojn, vestaĵojn, kovrilojn kaj medicinan traktadon.

Pastro Pedro Opeka instruis al la geakamasoanoj kiel dividi kaj ordigi la rubaĵojn, transporti la kompoŝton kreitan el rubaĵoj kaj krei malgrandajn agrikulturajn bienojn.

Filo de patro kiu instruis al li kiel konstrui domojn, Pastro Pedro Opeka siavice instruis al la gejunuloj en la asocio Akamasoa kiel konstrui domojn, unue el ligno, poste, el brikoj kaj mortero.

Akamasoa ankaŭ trejnas masonistojn, ĉarpentistojn, meblistojn, ktp. kaj ekzemple pavimistojn, kiuj poste konstruas aŭ rekonstruas vojojn kaj pontojn en vilaĝoj ĉie en la lando.

Ĝis 2019 estis konstruitaj de la asocio Akamasoa 3 038 domoj kaj apartamentoj (por homoj kiuj kutimis vivi en skatoloj faritaj el uzitaj kartonaĵoj), 324 klasoj en tridek novaj lernejoj, tri dispensarioj, unu dentistoficejo, bibliotekoj, stadionoj de futbalo aŭ basketbalo en ĉiuj vilaĝoj, tombejoj, latrinoj.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas la nomo de la stelo kiu la Tero ĉirkaŭas?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?