Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Pastro Pedro Opeka – 3

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

En la lernojaro 2017-2018 13 987 infanoj kaj aduleskantoj estis enskribitaj en infanvartejoj, bazlernejoj aŭ mezlernejoj, kie laboris 464 instruistoj kaj 70 socialhelpantoj.

Kaj ĉiujare membroj de Akamasoa, precipe infanoj kaj adoleskantoj, plantas inter 20 000 kaj 30 000 arbojn apud la vilaĝoj, tiel kontribuante al rearbarigo de parceloj detruitaj per fajroj, kiuj plejparte estas kaŭzataj intence kaj tradicie de paŝtistoj.

En pluraj lokoj de Madagaskaro la asocio Akamasoa provizas salajrojn al pli ol 3 070 homoj, kiuj laboras en multaj branĉoj: ekzemple ekspluato de granitminejoj, fabrikado de brikoj, pavimo de placoj, stratoj kaj vojoj, masonado, artmetio, purigado, fabrikado de spirulino, sanhelpo.

En la stadiono Manantenasoa, ene de la domaro Akamasoa (8 km oriente de Antananarivo) partoprenas ĉiudimanĉe inter 7 000 kaj 9 000 homoj en kantata meso, reĝisorata de pastro Pedro.

Havante ampleksan ekonomian strukturon, Akamasoa estas je 75% memsufiĉa en enspezo, interalie dank’al la ekspluato de minejoj, la vendo de plurtipaj produktoj kaj kompoŝtcentro apud la rubodeponejo “Tana”.

Krome pluraj miloj da homoj regule subtenas la pastron pere de pluraj asocioj en Eŭropo (Francio, Monako, Italio, Slovenio, Germanio, Aŭstrio), Nordameriko (Usono), Sudameriko (Argentino) kaj Oceanio (Aŭstralio).

En Francio, la Asocio de Geamikoj de Pastro Pedro, kreita en 1994 pro iniciato de francaj geamikoj renkontitaj dum liaj studoj en la 1970-aj jaroj, organizas aktivecojn por subteni la agojn de Pastro Pedro. Al tiu asocio apartenas pli ol 3 000 donacantoj.

Ankaŭ kelkaj muzikistoj helpas lin, donacante al Akamasoa enspezojn de koncertoj.

Pastro Pedro mem batalas por financi parton de sia lukto kontraŭ la malriĉeco vojaĝante tra la mondo kaj okazigante konferencojn por ricevi donacojn.

Raportoj pri la agoj de pastro Pedro estas ofte elsendataj en diversaj francaj televidkanaloj (dudek konferencoj kaj 24 intervjuoj nur en 2017).

Ekde 2013, pastro Pedro estis nomumita ses fojojn al la Nobel-premio pri Paco, kun la subteno precipe de la registaroj de Slovenio kaj Madagaskaro, sed ankaŭ de pluraj francaj, kanadaj kaj italaj parlamentanoj kaj de asocioj – krom la jam menciita franca – en Argentino, Aŭstralio, Slovenio kaj Monako.

Li ankaŭ ricevis plurajn honorojn kaj ordenojn; interalie en 2007 li estis nomumita Kavaliro de la franca Honorlegio, en 2009 li ricevis la Oran Insignon de la Ordeno de Merito de la Slovena Respubliko kaj en 2014 la Grandkrucon de la Malagasa Nacia Ordeno.

Menciindas ankoraŭ, ke Pastro Pedro Opeka parolas 7 lingvojn: la hispanan, slovenan, francan, anglan, italan, latinan kaj malagasan.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi trinkas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?