Pastro Pedro Opeka – 1
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Antaŭnelonge mi vidis en la franca televidkanalo TV5Monde informon pri Pastro Pedro Opeka, pri kiu mi neniam estis aŭdinta aŭ leginta ion ajn.
Mi estis ege impresita kaj poste legis pri li en Vikipedio, kie troviĝas artikolo pri li en nur ok lingvoj. La plej detala estas en la franca, kaj ne estas artikolo pri li en Esperanto.
Mi intencas ellabori iun kaj meti ĝin en Vikipedion, kiam mi havos sufiĉe da tempo. Intertempe mi prezentas ĉi tie tiun ĉi tekston, kiu estas tradukaĵo de partoj de la anglalingva kaj franclingva vikipediaj artikoloj.
Pedro Opeka naskiĝis en 1948 en Argentino, en San Martín, antaŭurbo de Bonaero, kien liaj slovenaj gepatroj estis migrintaj post la Dua Mondmilito. Ekde la aĝo de 9 jaroj, li helpis sian patron en ties laboroj kiel masonisto.
Kiel ĉiuj junaj argentinanoj li ankaŭ ludis multe futbalon kaj eĉ volis iĝi futbalprofesiulo.
Post sia abituriento, Pedro Opeka pasigis la someron ĉe la Mapuĉaj indianoj en malproksima regiono de Argentino, ĉe la piedo de la Andoj. Akompanita de grupo de katolikaj studentoj, li volis krei specifan domon kiu povus inspiri la vilaĝanojn. Kune kun du studentoj pri arkitekturo li konstruis unuan domon.
Helpante la indianojn, li malkovris sian alvokiĝon, decidis sin dediĉi al la plej malriĉaj kaj al Dio kaj eniris – 17-jaraĝa – la seminarion de la Lazaristoj en Bonaero, kaj en la “Colegio Máximo” de San Miguel en Granda Bonaero li komencis studi filozofion kaj teologion. Li ankaŭ vizitadis dum du semestroj la kursojn de literaturo kaj filozofio de la estonta Papo Francisko.
En 1968, je la aĝo de dudek jaroj, li vojaĝis al Slovenio, la devenlando de siaj gepatroj, por daŭrigi sian trejnadon ĉe la universitato de Ljubljano.
En 1970, li unuafoje foriris al Madagaskaro (kolonio de Francio ĝis 1960) por labori kiel masonisto en la lazaristaj paroĥoj, en Vangaindrano. En unu el la plej malriĉaj regionoj en la sudoriento de la granda insulo, Pedro Opeka helpis kamparanojn plibonigi la kultivadon de rizo, cerealoj kaj kafo. Li ankaŭ kreis grupojn de vilaĝanoj kaj junuloj, por helpi ilin pensi kune, ellabori komunajn projektojn kaj zorgi pri sia estonteco.