Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj

Radio Verda publikigis antaŭ 3 monatoj

02:14 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

2009-04-20

Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj

Ulrich Matthias, vicprezidanto de EDE-Germanio anoncas ke laux decido de la balota komisiono, la germana sekcio de la politika movado “Euxropo – Demokratio – Esperanto” (EDE) rajtas partopreni en la Euxropaj Balotoj 2009 en Germanio. Tio signifas, ke gxis la komenco de junio la germana sxtato presigos almenaux 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj trovigxas gxia nomo. Ankaux la nomoj de la 10 kandidatoj de EDE-Germanio – kun prof. d-ro Reinhard Selten sur la unua loko – trovigxos sur cxiu vocxdonilo.

EDE starigas listojn ankaux en cxiuj regionoj de Francio, tiel ke entute cx. 108 milionoj da euxropanoj havos la eblecon subteni la disvastigon de Esperanto per sia vocxo.

En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn – pli ol iam ajn antauxe. Jam nun jxurnalistoj publikigis la opinion, ke tiu cxi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaux EDE esperas, ke ekhavos novajn impulsojn gxia baza ideo, plibonigi komprenigxon per Esperanto kaj tiel akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur la euxropa nivelo.

Pro partopreno en la balotoj, EDE povos senpage elsendi varbajn filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple per afisxoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Ecx se la akiro de segxo en la parlamento ne sxajnas realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto, tiel ke certe ankaux la gxenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

KatojRozojFiŝojArboj