Hino JG Araujo Jorge / Poésie en Esperánto
thedoutorfritz publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi volus havi longajn brakojn
kun la senfino de la horizontoj
por ĉirkaŭbraki ĉiujn landojn…
Mia tutmonda koro scipovas ĉiujn lingvojn
kaj miaj okuloj portas la koloron de la maroj
ĉirkaŭantaj ĉiujn terojn…
Miaj piedoj ne rekonas en la tuŝo de la grundoj
naciajn diferencojn
kaj miaj manoj ne rimarkas
en la manpremo de aliaj manoj
kolorajn malsimilojn…
Miaj piedoj nur distingas
la vojojn krutajn kaj la vojojn mildajn
kaj miaj manoj nur atentas
pri la malglato de la man’ kiu laboras
kaj pri la glato de la man’ kiu vegetas…
Mi volus malfermi la brakojn
por ĉirkaŭpreni ĉiujn landojn kaj patriojn
kaj miaj manoj nur atentas
ke nia lumo venas el unusola suno
ke nia amo devas unuigi
ĉiujn malglatajn manojn de la tero
por ke la vojoj ĉiam estu mildaj…
—
Aŭtoro: José Guilherme de Araújo Jorge.
Esperantigo: Sylla Chaves. 1968.
Deklamado: Neide Barros Rêgo.
MP3-Dosiero: 1878 kB
Tria premio de Esperanta tradukita poezio, en la Belarta Konkurso de Madrido, en aŭgusto 1968.
José Guilherme de Araújo Jorge (legu Ĵoze’ Giljermi de Arauĵu Ĵorĵi) (1916- ) naskiĝis en Rio de Janejro. Estas instruisto kaj radiisto. Dum la diktatorado de Vargas, lia poezio leviĝis, kiel protesto. Tial li estis plurfoje arestita. Krom sociaj versoj, ankaŭ lirikaj igas lin unu el la plej legataj poetoj de la nuna Brazilo. Per Eterna Motivo (1943) gajnis premion Raul de Leoni de la Brazila Beletra Akademio. Kanto de l’ Tero kaj Stelo de l’ Tero, plenaj je homa kaj socia senco, estas libroj, kiuj memorigas pri Garcia Lorca kaj Castro Alves. Li ankaŭ verkis: Mia Interna Ĉielo, Mi Amas, Kantikoj, Subakivigita Harpo kaj aliaj.