Venu al la 2023 Landa Kongreso de Usono!
EsperantoUSA publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Gary Bisaga parolas pri la ĉi-jara Landa Kongreso de Esperanto-USA, kiu okazos en Raleigh, North Carolina de la 7-a ĝis la 10-a de julio.
Vizitu https://www.usonakongreso.org/ kaj https://nask.esperanto-usa.org/ por trovi pli da informo.
Jen 7-minuta filmo en la angla pri NASK 2022.
https://www.youtube.com/watch?v=2qEWmfdo0DM
Saluton, mi nomiĝas Gary Bisaga kaj mi estas estro de la plankomitato por la Usona Landa Kongreso de 2023.
—-
Mi ŝatus persone inviti vin aliĝi al ni ĉe la kongreso. Ĉi-jare ni estos ĉe William Peace University en Raleigh, Norda Karolino, de la SEPA ĝis la DEKA de julio, du mil du dek tri.
—-
“William Peace University? Tio sonas konata!” Eble ĉar ĉi-jare ni okazigos la kongreson tuj post NASK,
—-
la Nord-Amerika Somera Kursaro, samloke. Multaj el ni, inkluzive de mi, ĉeestos ambaŭ.
—-
Ĉi tio estas vere bonega ŝanco pasigi pli ol ok tagojn en Esperantujo, lerni kaj amuziĝi kun aliaj Esperantistoj.
—-
La kongreso estas bonega ŝanco bone uzi vian Esperanton, kiun vi ĵus lernis ĉe NASK!
—-
Se vi ne estis tie antaŭe, William Peace havas belan terenon, kun
—-
teatro, manĝejo… kie la manĝaĵo estas fakte sufiĉe bona…
—-
kaj studenta centro kie ni okazigos nian gufujon vespere. Mi ĉiam antaŭĝojas esti tie, kaj sentas min tre bone tie.
—-
La urbocentro de Raleigh estas kvinminuta promenado de la tereno. Ni planas ekskurson por travojaĝi la urbon.
—-
Estas multaj interesaj vidindaĵoj tie, ekzemple la Naturscienca kaj Historia Muzeoj, restoracioj kaj trinkejoj, viva muziko, kaj plu.
—-
Ni havos multajn interesajn sesiojn, inkluzive de:
—-
* kiel fari origamion kun Margo – Tio ĉiam ŝajnis al mi amuza ŝatokupo, ĉu ne?
—-
* kiel plibonigi vian verkadon kun Rafa (premiita verkisto de Esperanto, kaj ĝenerale BONEGA ulo),
—-
* sesio pri tablo-ludoj kun Roberto,
—-
* laborkunsido pri tradukado de kantoj kun… nu, mi,
—-
kaj multaj plu. Al ĉio tio, aldonu
—-
okazojn ludi muzikon kun aliaj muzikantoj kaj muzikistoj,
—-
amuzan vesperajn programojn,
—-
libroservon (ho, mi amas aĉeti librojn)
—-
kaj eble eĉ specialan gaston. Vi devos esti tie kaj ekscii.
—-
Eble vi pensas, tio sonas vere bonege, sed mi ne certas, ke mia Esperanto estas sufiĉe bona. Eble vi studas Esperanton ĉe Duolingo aŭ alia retejo aŭ libro, kaj neniam parolis esperante kun iu ajn.
—-
Nu, se vi povas kompreni min, tiam via Esperanto CERTE estas sufiĉe bona. Sed se ne… nu, mi komprenas kiel vi sentas.
—-
Mi eklernis Esperanton naŭ monatojn antaŭ mia unua viva Esperanto-aranĝo en du mil dek naŭ.
—-
Mi maltrankviliĝis, ke mi ne povas sufiĉe bone paroli aŭ kompreni homojn.
—-
Sed… mi aniĝis ĉiukaze. Kaj ĉu vi scias kio okazis? Estis bonege!
—-
Ĉu mi komprenis ĉion? Ne. Sed… Mi kelkfoje ne komprenas ĉion eĉ nun!
—-
Mi faris bone, kaj mi lernis multe. Mi estis tre feliĉa, ke mi ĉeestis. Mi certas, ke vi havos la saman sperton.
—-
La kosto? La kotizo de la evento mem estas
cent naŭ dek dolaroj, sed se vi aliĝas antaŭ la tri-deka de aprilo,
—-
ĝi estas du dek kvin dolaroj malpli.
—-
Kompreneble, oni ankaŭ devas pagi por manĝo kaj loĝado.
—-
Sed, ĉar ni estas en universitata tereno, ĝi estas tiel malmultekosta kiel vi trovus ie ajn.
—-
Do,
alklaku nun la ligilon en la suba priskribo. Vi vidos ĉiujn detalojn kaj povas aliĝi. ANIĜU NUN kaj ŝparu monon!
—-
Mi tre antaŭĝojas vidi VIN en Raleigh.