Esperantistoj kaj la tutmonda grava situacio
lingue e altro γλώσσες και διάφορα άλλα πράγματα publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
unaĝo de Zamenhofo
Ĉe la ekesto de Esperanto staris Ludoviko Lazaro Zamenhofo. Li travivis sian junecon en la multlingva urbo Bjelostoko, tiam apartenanta al la Rusa Imperio, hodiaŭ al Polujo, kie li ofte povis pririgardi kverelojn inter la unuopaj tie loĝantaj etnoj, do rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉar li neekziston de komuna lingvo konsideris la ĉefa kialo de la konfliktoj, eklaboris jam kiel lernejano pri projekto de nova konvena lingvo, kapabla plenumi la taskon. Ĝi devus esti — malsame al la naciaj lingvoj — neŭtrala kaj facile lernebla, tial ankaŭ akceptebla kiel la dua lingvo por ĉiuj, lingvo instruata samtempe kun tiuj naciaj kaj uzata en situacioj, kiam necesas kompreniĝo internacia.[6]
La unuaj ideoj
Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de la latina, kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante la anglan, li rimarkis, ke la verba konjugacio laŭ genro kaj nombro ne necesas kaj ke gramatika sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo du rusajn surskribojn: швейцарская [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita de швейцар [ŝvejcar] — pordisto) kaj кондитерская [konditerskaja] (dolĉaĵejo, derivita de кондитер [konditer] — dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la sama sufikso inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularaj afiksoj povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje.[7]
Fina versio
La unua projekto de Zamenhofo, nomita Lingwe uniwersala, estis pli malpli preta jam en la jaro 1878, sed la patro de la aŭtoro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manuskripton, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj 1879–1885 Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris pri la internacia lingvo. La unuan renovigitan version li instruis jare 1879 al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En la jaro 1885 li skribis: „Ses jarojn mi laboris pri perfektigo kaj testado de Esperanto, kvankam jam en la jaro 1878 ŝajnis al mi, ke la lingvo tute pretas.”[8]
Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristoj malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekz. de la Malnova Testamento aŭ kelkaj teatraĵoj de Shakespeare. Fine en la jaro 1887 li povis eldoni la unuan lernolibron, kun la nomo «Международный языкъ» (La internacia lingvo). Fakte tio estis la sama lingvo, kiun oni ĝis hodiaŭ parolas. Laŭ la kaŝnomo de Zamenhofo Doktoro Esperanto, sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝis