Litova populara kanto “En mezo de Eŭropo” en Esperanto – 80a Internacia Junulara Kongreso en 2024
Chojus Europe publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
#jogaile #esperanto #ijk2024
Jogailė Čojūtė kantas la litovan popularan kanton “En mezo de Eŭropo” en la Internacia Vespero de la 80a Internacia Junulara Kongreso en Šventoji, Palanga, Litovio. Ŝin gitare akompanas Vida Čojienė kaj Eidmantė Lileikytė.
Dankojn al la filminto.
En mezo de Eŭrop’
Multŝipoj jen
havenon unu trovis.
Multŝipoj jen –
en sama estas ĉiuj ni.
Multhomoj jen
ŝatindas, sed plej karas
panjo, paĉjo, franjo kaj vi.
En mezo de Eŭrop’
ĉe l’ sukcena marbord’
troviĝas tia land’.
En mezo de Eŭrop’
sur la sino de l’ mond’
kaj tie vivas vi.
En mezo de Eŭrop’
aŭdas vi dum vesper’
la muĝon de la mar’;
volas vi
esti parto de ĝi.
Multkoroj jen
batadas unuritme.
Multpensoj jen –
mi legas kaj aŭskultas nun.
La vortoj jen
tre multas, sed plej karas
panjo, paĉjo, franjo kaj vi.
En mezo de Eŭrop’
ĉe l’ sukcena marbord’
troviĝas tia land’.
En mezo de Eŭrop’
sur la sino de l’ mond’
kaj tie vivas vi.
En mezo de Eŭrop’
aŭdas vi dum vesper’
la muĝon de la mar’;
volas vi
esti parto de ĝi.