Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

La Liturgio de la Vorto — Paska lundo — 5.04.2021

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Diservo de la Liturgio de la Vorto, kiu okazis la 5an de aprilo 2021, je 13:00 UTC, kadre de la aranĝo „Retoso”, organizita de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Celebris ĝin pastro Hans Becklin (luterano de Usono) kun helpo de Miĥaelo R. Balicki (romkatoliko de Pollando).

La reta diservo estis tujelsendata por la partoprenantoj de „Retoso”. La registraĵo estis arĥivita laŭ la afabla permeso de la organizantoj.

✠ ✠ ✠

Dum la liturgio ni kantis la himnon „La tago releviĝa” (Adoru 327). Ĝi estas traduko de la anglalingva kanto „The Day of Resurrection”, kies teksto mem estas traduko de la unua odo de la bizanca paska himno „Αναστάσεως ημέρα” (Anastáseōs ēméra), komponita de sankta Johano de Damasko. Se vi volas aŭskulti la tutan grekan originon, jen estas la registraĵo de pastro Γεώργιος Στάμος (Geṓrgios Stámos), ĉefpresbitero en la Metropolo de Tesaliotido, Fanario kaj Farsalo de la ortodoksa Eklezio en Grekujo:

https://www.youtube.com/watch?v=TZ-f1h6TiEE

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Komenca emblemo
0:17 ‣ Enira antifono
0:30 ‣ Krucosigno
0:38 ‣ Saluto
0:48 ‣ Komenca preĝo
1:18 ‣ Unua legaĵo — Ago 2
4:07 ‣ Psalmo — Psa 16
6:50 ‣ Aklamo — Psa 118
7:32 ‣ Evangelio — Mat 28
9:48 ‣ Homilio
20:10 ‣ Kanto
21:53 ‣ Universala preĝo
23:53 ‣ Preĝo de la Sinjoro
25:45 ‣ Resuma preĝo
26:24 ‣ Beno
26:36 ‣ Elsendo
26:46 ‣ Fina emblemo
26:55 ‣ Informoj
27:01 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Dankon
‣ al pastro Hans Becklin pro la ideo okazigi la retan diservon kaj pro la gvidado de la liturgio,
‣ al Dorota Rodzianko, kiu estis la teĥnikisto dum la diservo,
‣ al ĉiuj partoprenintoj de „Retoso”, kiuj ĉeestis la celebradon,
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu troviĝas la esperanta traduko de la kanto „La tago releviĝa” (327) fare de Clarence Bicknell,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodion de la psalmo (vol. 2, mel. A) laŭ la aranĝo de Henryk Krawczyk,
‣ al la Komunumo de Taizé, kies melodion de „Alleluia 11”, komponitan de Jacques Berthier, mi uzis por la aklamo.

La komenca pentraĵo por la liturgio estis „Jesuo montriĝas al la sanktaj virinoj” (1886–1894) fare de James Tissot (1836–1902). La artaĵo videbla dum la homilio estis „La Ŝafido de Dio” — pentraĵo sur ligno, kies aŭtoron kaj devenon mi ne konas. Ĉe la informoj fine de la registraĵo aperis la vitropentraĵo de la releviĝinta Kristo el la Katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, en la Petropaŭla fortikaĵo en Peterburgo.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

En la maro naĝas ...

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?