Herr Mannelig en Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 38 Spektoj
- 12 Komentoj
- 7
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Partoprenis:
* kantisto: Evelyn Della Santa
* muziko, desegnado kaj videomuntado: Gonzalo Moreira
… kaj dankoj al niaj amikoj por partopreni kiel modeloj!
Kantoteksto:
—————————————————————–
Matenon frue antaŭ aŭroora sun’,
pre ol ekis la birdoj kanti
monttrolino proponis al la bela junul’,
sed ja falsa estis ŝia lango.
Herr Mannelig, Herr Mannelig, edziĝu kun mi
kaj ja ĉion mi donos al vi dolĉe.
Vi povas respondi nur jes aŭ ne,
ĉu vi volas aŭ ne?
Donos mi al vi glavon el plej bela or’
kiu tintas el dekkvin oraj ringoj.
do per ĝi batalu laŭ via vol’,
bataleje vi venkon atingos.
Herr Mannelig, Herr Mannelig, edziĝu kun mi
kaj ja ĉion mi donos al vi dolĉe.
Vi povas respondi nur jes aŭ ne,
ĉu vi volas aŭ ne?
Akceptus ĉian belan donacon mi ja
se vi estus virino kristana.
Sed nun estas vi la plej fia monta trol’
el diablo kaj nikso profana.
Herr Mannelig, Herr Mannelig, edziĝu kun mi
kaj ja ĉion mi donos al vi dolĉe.
Vi povas respondi nur jes aŭ ne,
ĉu vi volas aŭ ne?
Kuris eksteren tra pordo monttrolin’
ŝi skuiĝas kaj tremas histere.
Se mi havus belan junan lin,
mi seniĝus je mia sufero.
Herr Mannelig, Herr Mannelig, edziĝu kun mi
kaj ja ĉion mi donos al vi dolĉe.
Vi povas respondi nur jes aŭ ne,
ĉu vi volas aŭ ne?