A Filmeto: Mia unua kiso
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 20 Spektoj
- 2 Komentoj
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Filmita en Aŭstralio. Stanislao provas retrovi la junulinon kiun li kisis kiam li estis 13 jara.
Tio ĉi estas mia unua provo krei filmon uzante aktorojn. Do bonvolu ne kompari ĝin kun profesiaj filmoj. Mi scias ke la sono ne estas tre bona precipe ĉe la komenco, ke la lumo ne estas tre bona, ke la aktoroj foje misprononcas vortojn, ktp. La filmo estis filmita inter programeroj dum 5 taga somertendaro en januaro 2011. La aktoroj, kiuj estas “normalaj” esperantistoj, tute ne spertis pri aktorado. Ili havis preskaŭ nenian tempon por lerni la tekston. Ĉar la aktoroj haveblis nur dum la somertendaro mi ne havis tempon por peti ke ili ripetu la tekston ĝis kiam ili kapablas vere bone elparoli ĉiujn vortojn. Tamen mi esperas ke vi eble ĝuos spekti tiun mian unuan provon. Kelkaj personoj tre ridis, kiam mi montris al ili la filmon. Bonvolu lasi komentojn. La ideoj en la filmo estas bazitaj sur la rakonto “Panjo kaj morto” originale verkita en Esperanto de Etel Zavadlav kaj eldonita en la revuo Femina. Tamen mi sufiĉe multe ŝanĝis la rakonton.
Dankojn ankaŭ al Henriette, kiu permesis min filmi en ŝia hejmo.