Ni legu Esperante. Leciono 6 (eng, rus subs)
Esperanta formiko publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi daŭrigas legi la romanon “La ora Pozidono” fare de Julian Modest. Baza Esperanta kurso https://learn.esperanto.com Esperanto-English dictionary https://lernu.net/en/vortaro
Leciona teksto:
— Je kioma venos Adèle? — demandis la viro.
— Je la oka kaj duono — respondis la virino. — Hieraŭ vespere ni iom pli babilis kaj eble ŝi laciĝis.
— Certe ŝi malfruos.
— Jen, ŝi venas — diris la virino.
Ankaŭ mi nevole turnis la kapon al la pordo kaj mi vidis, ke al nia tablo proksimiĝas dekok-deknaŭjara knabino.
— Bonan matenon, Klara, bonan matenon, Leo — ŝi salutis fremdlingve.
Mi restis kiel stuporigita — mi bone sciis tiun lingvon.
— Saluton, Adèle — diris la viro, ekstaris kaj kisis ŝian manon.
— Saluton, Adèle, kiel vi dormis? – demandis la virino.