Hundo trovita post forblovo en ŝtormo
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV168 (2010.07.04)
Hundo trovita post forblovo en ŝtormo
Hundo en Hungario estas hejme denove ĉe sia familio post kiam ŝtormego suĉis lian tutan dometon en la ĉielon.
57-jara Agneŝ Tamaŝ diris ke ŝia hundo, nun renomita Bonŝanca, estis ligita en sia hundodomo, kiam forblovis ĝin la plej severa ŝtormo en la memoro de ĉiu vilaĝano de Gestered.
Ŝi vidis ke la ventego forŝiris la tegmentojn de najbaraj domoj unu post unu. Kiam ŝi kuris en la korton, ŝi apenaŭ povis kredi kion ŝi vidis. La hundejo, ankoraŭ ŝirmante la kaŭrantan hundon ekflugis.
Bonŝanca estis trovita pli ol 30 kilometrojn for, post kiam loka radio elsendis serĉan peton. La hundodomo kaj ĉeno neniam retroviĝis.