Ĉarma Anomali’ (“Charming Anomaly”) — ESPERANTO SONG
Noise and Bells publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Dum malfeliĉaj tempoj, oni trovas amaraj eĉ la plej dolĉajn sentojn, sciante ke ili ne longe daŭros. (Esperanto: “In times of sadness, one finds even the sweetest feelings bitter, knowing that they will not last long.”)
Download here: https://noiseandbells.bandcamp.com/track/arma-anomali
Chords: https://pastebin.com/ymviiPq3
—
MELODIO 1
Jen la ĉielark’ — kiom ĝi brilas sur ĉiuj ni
Do nun mi scias ke la ŝtorm’ pasis preter mi
Estas certa ver’ ke ĉio de l’ aer’ al Ter’
Kunas en sponta muzik’ tra la monda sfer’
Ĉu tia sento plue daŭros estontecen
Aŭ ĉu matene falos tuj sur mi ree la kurten’?
Nu, mi ekmemoras tion kio min doloras
Min mokas ĝi
Kia stranga anomali’!
MELODIO 2
Pentru mian vivrakonton per multkolora farb’
Kaj poste kovru la kanvason per lignokarb’
Ies fremda nom’ skribita per krajon’ je l’ fon’
Abandonita de longe mortinta hom’
Ĉu vi aŭskultus eĉ la sonon de mia plor’
Aŭ ĉu atendus vi momente kaj tuj kurus for?
Kvankam vi ne scias kial mi ĉielen krias
Ne diru “ĝis”
Aŭ mi dronos en la griz’
[PONTO]
MELODIO 3
Jen la ĉielarko kaŝiĝanta malantaŭ nub’
Kaj mia koro repleniĝas de zorg’ kaj dub’
Tiun sonĝon, dum ĝi disas en mallum’ kaj fum’
Sursrkibas Dio per Lia sadisma plum’
Ho, kara mia, kun mi restu momenton plu
Mi ne transvivos pluan tagon en tia vaku’
Nu, mi ekkomprenas kial mi ankoraŭ penas
Daŭru por mi
Mia ĉarma anomali’