Konsolarmeoj

Guillaume Armide publikigis antaŭ 8 monatoj

03:24 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Kanzono verkita de Tomio Frejarö
Kantita de Gijom’ Armide kaj Tomio Frejarö
Miksita kan aranĝita de Laurent Burgbacher
Foto : Kristina Alexanderson ĉe flic.kr/p/aL2Jxv

Aŭskultu kaj elŝutu la sondosieron ĉe Soundcloud : https://soundcloud.com/guillaume-armide/konsolarmeoj

Teksto:

Vi dum plor’
al mi deĵor’
daŭre tro akra memor’

Elsendis mi milojn da konsolarmeoj
vane serĉis vin trans ŝtorma mar’
Kontraŭ mia sci’ regis min korektideoj
malgraŭ ke erodas min ondar’

Plia angor’
plia dolor’
plia pruntita fervor’

Elsendis mi milojn da konsolarmeoj
re-re-ripetiĝas la teatraĵ’
Malforiris ni de la malkontentŝoseoj
ĉiam pliaj ŝtonoj al la pakaĵ’

Eĉ ne vol-gigant’
’stas ia savant’

Lasta tag’
via ag’
restis mi kiel papag’

Postsendis mi milojn da konsolleteroj
DonKiĥota rev’ pri sunveter’
kontraŭ ĉia sci’ daŭre pro korektesperoj
Feliĉe fine fiaskis la konker’

Help us caption & translate this video!

https://amara.org/v/map2/

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

DomoLangoTabloSeĝo