Sonlibro: Vi estas mia Heroo, kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19!

UEAviva publikigis antaŭ 1 jaro

32:20 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉi tiu libro estas projekto de la Konsulta Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), krom gepatroj, prizorgantoj, instruistoj kaj infanoj en 104 landoj. Oni faris enketojn en la araba, angla, itala, franca kaj hispana ĉirkaŭ la mondo por taksi la mensan sanon kaj psikosociajn bezonojn de infanoj en 2019 dum la koronvirusa pandemio. Baze de la rezultoj de ĉi tiu enketo oni determinis ampleksajn dimensiojn de la temoj tra la historio. Ĉi tiu libro estas kunhavigata al infanoj el ĉiuj landoj trafitaj de la KOVIM-19.

La versio en Esperanto vi povas elŝuti ĉi tie https://interagencystandingcommittee.org/system/files/2020-05/My%20Hero%20is%20You%2C%20Storybook%20for%20Children%20on%20COVID-19%20%28Esperanta%29.pdf

La aperigo de tiu sonlibro okazas kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj estas omaĝo de UEA al la 49-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la KOVIM-19.

Originale eldonis: UNESKO
Tradukis en Esperanton: Universala Esperanto-Asocio (volontula tradukteamo)
Eldonis la Esperanto-version: Ĉina Esperanto-Ligo
Volontule voĉlegis la rakonton: Elsa Torres
Volontule voĉlegis la prezenton: Orlando Raola
Volontule kunordigis kaj muntis la sonlibron: Luis Obando

Subtenu la laboron de UEA per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

maroakvofervojoleono