Purigistino forpurigis artaĵon
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV186 (2011.11.22)
Purigistino forpurigis artaĵon
(Klaus)
Ĉu artaĵo aŭ rubo? Purigistino en muzeo en Dortmund (Germanujo)
forpurigis makulon kaj tiel detruis verkon de artisto
Martin Kippenberger. Muzea riparistino diris ke la artaĵo
ne estas rebonigebla – nun tio estas asekura afero.
La verko kiu nomiĝas “Kiam ekgutas tra la plafono”
estas daŭra pruntaĵo al la muzeo “Ostwall” en
kultura centro “Dortmunda U”. Ĝi konsistas el hom-alta
ligna turo kaj gumtrogo kun blanka kalkmakulo – aŭ pli bone:
konsistis. Ĉar ĝuste tiun makulon la purigistino tute
forpurigis.
“Tion la artisto ne intencis” diris urbestrarano. Efektive
la purigistoj ricevas precizajn ordonojn resti almenaŭ
20 centimetrojn for de la artaĵoj por protekti ilin.
Nun oni klarigos ĉu la purigfirmao sufiĉe instruis ĝiajn
laboristojn.
Jam 1986 okazis simila afero: En artakademio en Düsseldorf
purigistoj forŝvabris faman grasan angulon de Joseph Beuys
[Josef Bojs]. Pro tio la germana federacia lando
Nordrejn-Vestfalujo devis pagi 20000 Eŭrojn kiel
damaĝkompenson.