30 Knabo ĉe Krista abio de Fjodor Dostojevskij (pridiskutita teksto) 28-JULIO-2022
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
30 Knabo ĉe Krista abio de Fjodor Dostojevskij (pridiskutita teksto) – 28ª de JULIO de 2022
#
ANTAŬPAROLO de la libro KVIN RAKONTOJ
“Ĉi tiu eta kolekto aperis kiel bitlibro la 11an de novembro 2021, ekzakte
je la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij (Фёдор
Михайлович Достоевский, 1821–1881). Ĉar ni publikigis en nia virtuala
biblioteko broŝuron pri liaj vivo, verkoj kaj lingvaĵo (ĝi estas senpage elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php), ĉi tiu enkonduko estas tre konciza.
Kiel diras la titolo, ĉi tiu volumeto enhavas kvin rakontojn de Dostojevskij.
Temas precize pri rakontoj, pli ĝuste: mi-rakontoj. Ili estas plukitaj el du nelongaj periodoj, inter kiuj estas preskaŭ tri jardekoj.
Honesta ŝtelisto kaj Novjara balo kaj nupto, aperintaj en 1848, kvazaŭ
daŭrigas la Peterburgajn felietonojn, kiujn la juna Dostojevskij aperigis en
la ĵurnalo Sankt-Peterburgskije Vedomosti en 1847, trafe bildigante reprezentantojn de malsamaj sociaj tavoloj de la tiama Ruslanda ĉefurbo: eksa soldato, marĝenulo, riĉulo, guvernistina filo k. s.
La tri ceteraj rakontoj estis publikigitaj en La taglibro de verkisto, unika
Ruslanda gazeto, en kiu aperis diversĝenraj verkoj de nur unu aŭtoro. Inter
liaj sociaj, historiaj, filozofiaj kaj moralaj artikoloj, polemikaĵoj kaj komentarioj estis ankaŭ noveloj kaj rakontoj, kutime ilustrantaj la temojn, kiujn li traktis en La taglibro en la koncerna monato. Knabo ĉe Krista abio (januaro 1876) troviĝas inter Knabo kun maneto (mallonga noto pri almozantaj infanoj) kaj ampleksa raporto pri la vizitado de “kolonio” por krimintaj infanoj; La kampulo Marej (februaro 1876) sekvas la tekston Pri la amo al la popolo; kaj La sonĝo de ridinda homo (aprilo 1877), laŭ Miĥail Baĥtin, estas “preskaŭ plena enciklopedio de la ĉefaj temoj de Dostojevskij”.
Ĉi tiuj rakontoj pli frue aperis en libroj de Sezonoj kaj en La Ondo de
Esperanto. Ĉe la redaktado de la nuna kolekto estis korektitaj kelkaj mistajpoj kaj tradukeraroj.
Kvin rakontoj kaj aliaj bitlibroj de Sezonoj estas elŝuteblaj ĉe
https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Aleksander Korĵenkov”
&
“Fjodor Miĥajloviĉ DOSTOJEVSKIJ (ruse Фёдор Миха́йлович Достое́вский; [1], literumita Fyódor Mikháylovich Dostoyévskiy, naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo; mortis la 9-an de februaro 1881 en Sankt-Peterburgo)[2][3] estis rusa verkisto, nome romanisto, novelisto, eseisto, ĵurnalisto kaj filozofo. Li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj romanverkistoj en la historio pro profunda psikologio de la figuroj. La verkoj de Dostojevskij esploras homan psikologion en la agititaj politikaj, sociaj, kaj spiritaj atmosferoj de la 19a-jarcenta Rusio, kaj eniras en vario de filozofiaj kaj religiaj temoj. Liaj plej laŭdataj verkoj estas Krimo kaj puno (1866), La Idioto (1869), La Demonoj (1872) kaj La fratoj Karamazov (1880). La verkaro de Dostojevskij konsistas el 11 romanoj, tri noveloj, 17 rakontoj kaj nombraj aliaj verkoj. Multaj priliteraturaj kritikistoj taksas lin kiel unu el la plej grandaj psikologoj en la tutmonda literaturo.[4] Lia noveloj de 1864 nome Leteroj Elsubteraj estas konsiderata unu el la unuaj verkoj de la literaturo de ekzistadismo.
Naskiĝinta en Moskvo en 1821, Dostojevskij estis enkondukita al literaturo tre frue tra fe-rakontoj kaj legendoj, kaj tra libroj kaj de rusaj kaj de eksterlandaj verkistoj. Lia patrino mortis en 1837 kiam li estis 15-jaraĝa, kaj je la sama tempo, li lasis la lernejon por eniri en la Nikolajeva Militistan Inĝeniera Instituto. Post gradiĝi, li laboris kiel inĝeniero kaj dum mallonge ĝuis komfortan vivostilon, tradukante librojn por enspezi kroman monon. Meze de la 1840-aj jaroj li verkis sian unuan romanon, Malriĉaj homoj (Бедные люди), kiu havigis al li eniron en la literaturaj etosoj de Sankt-Peterburgo. Arestita en 1849 pro aparteno al literatura grupo kiu studis malpermesitajn librojn kritikajn kontraŭ la Carisma Rusio, li estis kondamnita al mortopuno sed tiu kondamno estis ŝanĝita lastmomente. Li pasigis kvar jarojn en malliberejo de Siberio, sekvite de ses jaroj de deviga militservo en ekzilo. En la postaj jaroj, Dostojevsij laboris kiel ĵurnalisto, publikigante kaj eldonante kelkajn gazetojn per si mem kaj poste Taglibro de Verkisto, nome kolekto de siaj verkoj. Li ekveturis tra okcidenta Eŭropo kaj disvolvigis ludopation, kiu kondukis lin al financaj malfacilaĵoj. Dum ioma tempo, li devis almozuli, sed li finfine iĝis unu el la plej amplekse legataj kaj tre bone konsiderataj rusaj verkistoj.”
el VIKIPEDIO
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
https://chat.whatsapp.com/E71XpHBkxMD3fmkzUD1NdA
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto