Mia penso Eterna krokodilanto publikigis antaŭ 2 jaroj 01:33 esperanta 10 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Salti al navigiloSalti al serĉilo Mia penso estas poemo verkita antaŭ 1887 de L. L. Zamenhof, refarita el pra-esperanta formo de 1882. Edmond Privat en sia Vivo de Zamenhof komentis ĝin jene (paĝo 32): “Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado… Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore.“ Mia penso Sur la kampo for de l’ mondo, antaŭ nokto de somero, amikino en la rondo kantas kanton pri l’ espero. Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante, – mia vundo refrapita min doloras resangante. “Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?” Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado kun fraŭlino ripozanta post somera promenado! Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan – la junecon – mi ploranta metis mem sur la altaron de la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras, – io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras… Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro – venu tuj al mi la morto, en espero – sen doloro! L. L. Zamenhof Montri pli...