Akceptu mondo min amike, aŭ sperto vojaĝi en Esperantujo – Mikaelo Bronŝtejn | SES 2020
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La iama Sovetunio formis el inter siaj civitanoj la kaston, nomatan “Nevijezdnyje”, t.e. personoj, kiujn la ŝtato senigis je rajto eliri trans la limojn de la lando. La preleganto havis malbonŝancon aparteni al tiu kasto do, nur rezulte de certaj politikaj ŝanĝoj, ekde 1990 li sukcesis ekvojaĝi eksterlanden. Dum la pasintaj dudek jaroj estis vizititaj kelkdek landoj en kaj ekster Eŭropo, sed speciala karakteriza trajto de ĉiuj vojaĝoj estas ke ili okazis en Esperantujo – per invitoj de esperantistaj kolektivoj kaj ĝenerale por propagandi la internacian lingvon. Nun ankaŭ vi povas ekscii pri la unikaj spertoj vojaĝi en la monda Esperantujo. Per amuzaj historietoj, poemoj kaj kantoj ĉion ĉi prezentas mem la spertinto, Mikaelo Bronŝtejn.
——-
Tiu ĉi programero okazis dum SES 2020. Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj kun riĉa distra programo organizata de E@I. Ĝi okazas kutime julie en Slovakio. Pli da informoj ĉe: https://ses.ikso.net/