Prelegi estas pli ol informi!

For la flatado! publikigis antaŭ 4 monatoj

05:43 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Jen leciono el la retkurso #forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj 🙌🏼

Nu, ble vi demandos vin, kial kurso en Esperanto? Kial mi simple ne daŭrigis la agadon por la kurso lanĉita en la portugala lingvo?

Ĉi-jare mi komencis demandi min, kion sur la parolarta kampo mi mem faras por kontribui al la enradikigo de Esperanto, al kiu aludis Carlo Bourlet (ĉu vi memoras pri tio el la retejo https://www.forlaflatado.com?)

La plej tikla afero rilate parolarton estas ne tio, kiel oni movas la manojn aŭ voĉas, sed la nescio pretigi prelegoplanon. Sen tio, oni nur malfacile scios kion diri, kion fari, kion montri kaj sekve kiel movi manojn k.s.

Ĝuste tion mi povis helpi solvi estante membro de la kapabliga fako de mia oficejo. Mia en-kaj-eksterofica agado kontribuis al la ellaborado de metodo, kiel produkti prelegoplanon en 10 simplaj paŝoj, bazitaj sur la principoj de TED TALKS – nuntempe la plej elstara ekzemplo de efikaj kaj trafaj prelegoj.

Ni elprovis ĝin kadre da la banko mem, ĉe kiu mi laboras, kaj fine la kapabliga fako (ankaŭ nomata “firmaa universitato”) decidis alpreni ĝin kaj investi en la kreo de retkurso por ĉiuj funkciuloj (nuntempe 84.000, el kiuj 2.000 jam finis la kurson).

Jen mi decidis absolute ĉesigi mian nacilingvan agadon sur la parolarta kampo, kaj komenci kontribui Esperante.

Ne nur tio konvinkis min preni absolute alian direkton. Prof. D-ro Ivo Lapenna, iama prezidanto de UEA, estas la persono, kiu dum jardekoj okupiĝis pri Esperantlingva oratorado. La sola Esperantlingva libro pri la temo publikiĝis danke al li antaŭ 70 jaroj.

Jen kion diras W. Auld pri lia oratora kapablo: “Se la leganto jam aŭdis Profesoron Lapenna, sufiĉas diri, ke li superis sin mem. Se ne, mi povas nur raporti, ke aŭdinte la paroladon, oni dubas, ne pri la perfekta taŭgeco de Esperanto por oratorado, sed pri la taŭgeco de ĉiuj aliaj lingvoj.” (El la libro “Sed homoj kun homoj”, p.114)

Nu, tia kapableco, priskribita de W. Auld estas akirebla, elvolvebla. Akiri ĝin gravas pli ol iam ajn.

La prezidanto de TED TALKS asertis en sia libro: “mi estas konvinkita pri tio, ke la semado de valora ideo estas la plej impresa ago fare de persono. Tio estas, ĉar en konektita mondo tiu ideo, se bone semita, povas disvastiĝi. La nombro de la personoj, kiujn ĝi povas influi estas senfina, hodiaŭ kaj estontece.”

Prelegi estas la okazo partodoni ideon, ion, kio povas ŝanĝi la manieron kiel oni rigardas la mondon. Ĉu ne “pro la nomo de granda ideo”, laŭ la vortoj de Zamenhof, homoj “kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn” okaze de la unua UK en 1905?

Mi partoprenis en la lastaj monatoj kelkajn Esperantistajn aranĝojn. Iu preleginto skribis: “Por mi estis agrabla sperto prelegi, sed mi tuj poste sentis, ke mankis la tempo por diri ĝuste la plej interesajn aferojn, kaj mi havis tiom multe pli da ekzemploj.”

Ordinare oni rezistas prepari sin, kaj preferas “paroli el koro”, intuicie. Laŭ mia sperto, manko de preparo plej ordinare havas nur unu el du eblaj rezultoj: aŭ vi bedaŭras ne esti dirinta, kion vi deziris diri, aŭ vi bedaŭras pro diro de tio, kion vi ne devus esti dirinta.

Preparado postulas racian strebadon trovi la taŭgajn vortojn por bildigo de la ideo al aliuloj. Tio estas, kvazaŭ vi provus pentri pejzaĝon, kiun vi vidis dum vojaĝo. Jen instaliĝas rezistemo. Eblas superi tion!

Pro la pli frua sperto enmondigi nacilingvan retkurson, mi decidis lanĉi en oktobro la retkurson #forlaflatado, la 1an Esperantlingvan kurson pri parolarto.

Ĝi konsistos el 12 lecionoj, pli precize 12 ĉ. sep minutojn longaj videolecionoj, kiujn vi povos spekti iam ajn, kiom da fojoj vi deziros, per via poŝtelefono mem.

La kurso sidas en la tre moderna apo, nome Sparkle, elŝutebla por Androidaj kaj iOS-aj aparatoj. Pere de la apo vi povos elŝuti la lecionojn kaj spekti sen la bezono esti konektata al Interreto.

Aldone vi povos elŝuti taksilojn kaj prelegoplanojn, kiujn vi povos elŝuti kaj laŭplaĉe presi.

Fine de la kurso vi ricevos atestodokumenton.

Se vi konsideras la eblon iam kursaniĝi, simple vizitu la retejon forlaflatado.com kaj aldonu vin al la listo de interesitoj. Mi sciigos la detalojn al vi 🙂

🌐 https://www.forlaflatado.com/retkurso-listo

——-

😊 Ŝatu la videon!
😉 Partodonu ĝin!
😘 Abonu la kanalon!
😜 Ankaŭ inverse!

Partoprenu la Telegraman grupon pri parolarto!
Jen aliĝilo: https://t.me/lasuminprezentiplu

Aliĝu al la Internacia Parolarta Trejnado!
Jen: https://www.forlaflatado.com/ipt

#retkurso #parolarto #forlaflatado

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj