Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Saluto en Esperanto de la sveda Ministrino Amanda Lind

UEAviva publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Finiĝis la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando. Duncan Charters, la prezidanto de UEA por la periodo 2019-2022 gvidis la fermon en memorinda etoso. La Estraro de UEA povis informi pri la planoj por la venonta interkongresa jaro laŭ rekomendoj de la Komitato pri la strategiaj kampoj de Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Premioj kaj agnoskoj estis disdonitaj.

La publiko povis varme aplaŭdi la futbalistojn de la teamo Esperanto, kiu tiel dirite portis al ni “la finnan venkon”, laŭ amuza ŝerco cirkulinta en la kongreso. Infanoj kaj adoleskantoj el la Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) regalis la ĉeestantojn per komuna kanto, samkiel la duopo Kajto, kiu kantis surbaze de poemo de William Auld.

TEJO per sia prezidantino Ĝojo faris ferman paroladon al la kongresanoj, sekvata de la prezidanto de UEA. La LKK de Lahtio, al kiu ni devas plej kore danki pro ilia gastamo kaj nemezurebla sindediĉo, transdonis la Esperanto-flagon al la LKK de Montrealo, kiu kun granda kuraĝo kaj entuziasmo gastigos la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto.

Kongrue kun la kongresa temo “Vivanta naturo, floranta kulturo” kaj kun la urbo Lahtio, elektita verda ĉefurbo de Eŭropo por 2021, la plastajn nomŝildujojn oni kolektis por reuzi en la IJK kaj en la venonta UK.

Speciala parto de tiu fermo temis pri la salutvideo de la sveda Ministrino pri Kulturo, Sportoj, Demokratio kaj Minoritatoj, Amanda Lind, kiu en bonega Esperanto salutis la kongreson, kiel vi mem povas vidi nun. UEA estas plene ĝoja pro tiu semajno, tiel intensa kaj fruktodona, dum kiu cetere ni festis la 132-jariĝon de Esperanto.

Kun granda danko por la urbo Lahtio kaj por la kongresanoj (speciale tiuj, kiuj surloke donacis sian homforton por plene subteni plurajn programerojn), ni povas nun bonvenigi vin en Montrealo, Kanado, certaj pri unu plia bela Universala Kongreso. #lahtio2019 UK 2019 Lahtio

Komentoj (3 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. movadano diras:

    UEA-Komitatano, Didi Weidmann skribis en Liberafolio:
    “La petskribo estas remalfermita, kaj mi alvokas vin subskribi:” 
    https://www.liberafolio.org/2022/02/17/112-esperantistoj-subskribis-peticion-por-la-co/#comment-8523

    Kaj nun (la 18an de februaro 2022, je 15h30 [GMT+1]) la peticio havas jam:
    –> 174 subskribojn!
    “Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!
    174 have signed. Let’s get to 200!”

    – SUBTENU!
    – Vidu, legu kaj agu tie:
    https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea/u/30226307

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Unu bovino muĝas …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?